La ĝenerala tendenco de la ekstera komerco de Ĉinio restas senŝanĝa

Lucia Publikigita: 2021-10-13 19:52:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej novaj datumoj publikigitaj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj de Ĉinio merkrede montris, ke la totala valoro de importado kaj eksportado de varoj-komerco en la unuaj tri trimestroj de ĉi tiu jaro atingis 28,33 bilionojn da juanoj, kreskanta je 22,7% pli ol tiu en la sama periodo de pasinta jaro. Eksportado kaj importado kreskis respektive je 22,7% kaj 22,6%. Ĉiumonate, ĉina importa kaj eksporta skalo kreskis trimestron post trimestro, daŭre tenante rapidan kreskon. Ĉi tio plene montras, ke la ekstera komerco de Ĉinio estas relative fortika, kaj la ĝenerala suprendirektita tendenco ne ŝanĝiĝis.

Danke al la bona “fundamento”, la eksterlanda komerca agado de Ĉinio en la unuaj tri trimestroj estis elstara. La kontinua resaniĝo de la enlanda ekonomio de Ĉinio starigis solidan fundamenton por la daŭra kresko de eksterlanda komerco.

Samtempe efikaj politikaj subtenoj estas esencaj. La fortaj kaj efikaj politikoj adoptitaj de Ĉinio akcelis kompanian konfidon kaj injektis pli da vigleco en la longtempa disvolviĝo de ekstera komerco.

Krome la plibonigo de la ekstera medio ankaŭ alportis avantaĝojn al la ekstera komerco de Ĉinio.

La Internacia Mona Fonduso antaŭvidas, ke la tutmonda ekonomio kreskos je 5,9% en 2021, kaj la Monda Komerca Organizo antaŭvidas, ke la tutmonda komerco pri varoj kreskos je 10,8% ĉi-jare. En ĉi tiu kunteksto, en la unuaj tri trimestroj, la eksportoj de Ĉinio al Usono, Eŭropa Unio kaj Afriko kreskis je pli ol 20%, kaj ĝiaj eksportoj al Latin-Ameriko kreskis je pli ol 40%.

Dividu