Plifortigo de internacia kunlaboro en protekto de biodiverseco

Selena Publikigita: 2021-10-15 17:45:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ivona Ladjevac, vicestro de serba Instituto pri Internacia Politiko kaj Ekonomio, diris lastatempe en sia artikolo, ke plifortigo de internacia kunlaboro en protekto de biodiverseco estas tre urĝa.

La 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Biologia Diverseco okazas en la ĉina urbo Kunming en du stadioj respektive de la 11a ĝis la 15a de oktobro kaj de la antaŭa duonjaro de 2022. Ĝia ĉeftemo estas “ekologia civilizacio: sin dediĉi al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de vivantoj sur la mondo.

Ivona diris, ke kvankam la konvencio estis subskribita en 1992, tamen laŭ realaj statoj rilataj al biodiverseco kaj media protekto, povas esti dirite, ke la partoprenantaj partioj faris ne sufiĉe en la plibonigo de biodiverseco.

En la pasinteco, malapero de specioj de animaloj kaj plantoj pro klimata ŝanĝiĝo ne vekis konscion de evoluintaj landoj pri la danĝero de naturaj katastrofoj, kaj tiuj katastrofoj alportis grandegan perdon al la homaro. Faktoj pruvas, ke inundo, incendio kaj sekeco kaŭzas saman sekvon en ĉiuj landoj - ĉu ili estas evoluintaj landoj kun alta Malneta Enlanda Produkto aŭ inverse. Nun la homaro jam pagis gigantan koston pro neglekto de seriozeco de la klimata ŝanĝiĝo. Kvankam pro la epidemio, diversaj landoj prenis rimedojn, kiaj portempa fermeco, kio devigite haltigis tutmondiĝon, tamen plifortigo de internacia kunlaboro por trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj protekto de biodiverseco devas esti nepre farata.

La homaro certe estus punata de la naturo, se ĝi ne konformus al leĝo de la naturo. Kiel sciate, ke acida gaso formita pro brulado de fosiliaj brulaĵoj, ĉe kemia reakcio kaj ensorbiĝo en pluvon, sin turnas al acida pluvo kaj poluas riverojn kaj grundojn. Tiel tieaj vivaj estaĵoj estas poluitaj. Kaj la homaro suferas la samon.

La kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Biodiverseco estas oportuno por ke diversaj landoj konfirmu necesecon de kunlaboro en biodiverseco kaj media protekto. Sendube la konferenco ellaboros komunan strategion por tutmonda protekto de biodiverseco, tamen dispono de konkretaj rimedoj kaj agadplano estos pli gravaj.

Dividu