“Plenproceza popola demokratio” vere lasas la ĉinan popolon esti mastro

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-15 19:27:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉu ŝtato estas demokratia aŭ ne, tio dependas ĉefe de tio, ĉu ties popolo vere estas mastro.” Tiun tezon donis la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, kiam li faris gravan paroladon en la centra laborkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso. Xi Jinping profunde eksplikis la koncepton de “plenproceza popola demokratio”, tio estas la demokratia sistemo garantii la popolon iĝi mastro kaj solvi realan bezonon de la popolo, kio reprezentas frapantan apartecon de la ĉineca demokratio.

Kiel la plej granda reganta partio en la mondo la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ekde la tago kiam ĝi fondiĝis, jam prenis kiel sian esencan mision la mastrigon de la ĉina popolo. Post kiam nova Ĉinio stariĝis, garantiiĝas “ĉiaj rajtoj de la ŝtato en la popolo”, danke al establiĝo de la sistemo de la Tutlanda Popola Kongreso kaj de la sistemo de plurpartia kunlaboro kaj politika konsultiĝo. Ĝuste kiel Xi Jinping diris: “La plenproceza popola demokratio de Ĉinio atingis procezan demokration kaj rezultan demokration, proceduran demokration kaj esencan demokration, rektan demokration kaj nerektan demokration, kaj unuecon de la popola demokratio kaj la ŝtata volo, kio estas tutĉena, tutdimensia, tutkategoria demokratio, kaj kio estas socialisma demokratio plej vasta, plej vera kaj plej aplikebla.”

La sukceso de “plenproceza popola demokratio” de Ĉinio konsciigas al la mondo, ke “ĉu ŝtato estas demokratio aŭ ne, tio devas esti prijuĝata de la tiulanda popolo, sed ne de malmultaj personoj el la ekstero.” “Kiu lando en la internacia socio estas demokratia aŭ ne, tio devas esti kune prijuĝata de la internacia komunumo.”

“Demokratio ne estas ornamaĵo, nek objekto por plaĉi, sed por solvi problemojn kiujn elmetas la popolo. “ Praktiko pruvis, ke la vojo de la socialisma demokratia politiko kun ĉinaj trajtoj estas irebla kaj oportuna. En la estonteco Ĉinio daŭre laŭiros la vojon pluen, senhalte disvolvos la plenprocezan popolan demokration, realigos la aspiron de la popolo al bela vivo, kaj kontribuos pli da ĉina saĝo al la homara progreso de politika civiliziteco.

Dividu