Usono maltrakviligas mondon per montrado de armita forto

Yu Publikigita: 2021-10-21 20:33:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe iuj altrangaj usonaj oficialuloj denove distrumpetis la tiel nomatan "minacon de Ĉinio". Ekzemple usona ministro pri defendo Lloyd Austin atakis Ĉinion pri ekspluatado de progresintaj militaj kapabloj kaj armilaj sistemoj, dirante, ke tio "pliigas regionan streĉon". Usona ambasadoro pri malarmado false akuzis Ĉinion kaj Rusion pri "intensigo de vetarmado". La superpotenco, kiu kredas je armita forto kaj "montras muskolon" ĉie, ĵetis sian kulpon al aliaj landoj. Oni povas diri, ke tio estas la mallerta artifiko de ŝtelisto, kiu krias “Kaptu ŝteliston!” La celo estas nur trovi ekskuzon por vastigi sian militan forton kaj subteni plu usonan hegemonion en la mondo.

Oni rimarkis, ke antaŭ unu monato, la usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la leĝprojekton pri rajtigo al defendo por la fiska jaro 2022, kiu provizos la Pentagonon per buĝeto de ĉirkaŭ 770 miliardoj da dolaroj en la nova fiska jaro, pli multe je 25 miliardoj da dolaroj ol la buĝeto proponita de la Blanka Domo. La buĝeto inkluzivas 28 miliardojn da dolaroj por la Programo de Nukleaj Armiloj de la Ministerio pri Energio. Kiel ni ĉiuj scias, Usono jam havas la plej grandan kaj plej progresintan nuklean arsenalon de la mondo, tamen ĝi nun ankoraŭ investos grandan sumon por renovigi la nuklean forton “tri en unu”, kio sendube plu maltrankviligos la mondon.

Kontraste, la konstruado kaj disvolvado de la nacia defendo kaj la armeo de Ĉinio estas tute por la bezono protekti nacian suverenecon, kaj sekurecajn kaj disvolvajn interesojn. Ĝi ne celas aŭ minacas iun ajn landon. Ĉinio "neniam serĉos hegemonion, neniam ekspansios kaj neniam strebos por sfero de influo", kio estas fundamenta trajto de la nacia defendo de Ĉinio en la nova epoko. Ĝenerale, la ĉina defenda elspezo konformas al la nivelo de nacia ekonomia disvolviĝo kaj subtenas moderan kaj stabilan kreskon.

Dividu