Ĉinio estas firma protektanto de internacia ordo

Ĝoja Publikigita: 2021-10-22 20:44:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aŭtoro: Ivona Ladjevac, vicdirektoro de serba instituto de internacia politiko kaj ekonomio

Okazis Konferenco de Dumbarton Oaks en Vaŝingtono, Usono, de aŭgusto ĝis oktobro de 1944. En la konferenco reprezentantoj de Ĉinio, Sovetio, Britio kaj Usono atingis unuanimecon pri fondo de internacia organizo post la milito. Unu jaron poste fondiĝis la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĉino estas la lando, kiu plej frue komencis reziston al invado de la potencoj de la Akso, ankaŭ la lando, kiu la unua subskribis la Ĉarton de la UN.

Tamen pro obstaklo de la usona registaro, post kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko, ĝia sidloko en la UN estis okupata de la instanco de la Koumintango de Tajvano. Ĝis tiam, kiam la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis la rezolucion n.2758 en la 25-a de oktobro de 1971, kiu decidis restarigi ĉiujn laŭleĝajn rajtojn de la Ĉina Popola Respubliko en la UN kaj agnoski, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la ĉinan popolon, kaj samtempe restarigi ĝian sidlokon kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio (SK) de la UN. Ĉinio fariĝis fidela protektanto de la Ĉarto de la UN kaj ĝiaj principoj.

Kiel la konstanta membro de la SK de la UN, Ĉinio firme protektas celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, aparte la principon, ke diversaj membrolandoj havu egalan suverenecon. Defendo de tiuj principoj celas konservi internacian ordon kaj komune trakti mondajn defiojn sub premiso, ke diversaj landoj ne devige donu siajn volojn kaj normojn al aliaj landoj. Ĉinio efike partoprenis en aferoj de la SK, klopode akcelis solvadon de internaciaj kaj regionaj tiklaj problemoj, ankaŭ per faktoj malkovris la veran naturon de tiel nomata “homrajta gardisto”.

Ĉi-jare estas la 50-a datreveno de la reveno de Ĉinio al la UN. En la pasintaj 50 jaorjn kiel la konstanta membro de la SK de la UN, Ĉinio sukcese traktis amason da defioj. Mi kredas, ke pro siaj gigantaj atingoj akiritaj dum plialtigo de ekonomia kapablo kaj socia disvolvado, Ĉinio havas pli da fido por solvi estontajn defiojn.

Dividu