Ĉinio strebas al komuna disvolviĝo de ĉiuj landoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-26 20:32:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La ĉina popolo strebas fari komunan disvolvadon kaj donas sian eblan helpon al la evoluantaj landoj, ekzemple en la ‘Tanzania-Zambia Fervojo’ kaj en ‘Zono kaj Vojo’; Ĉinio ĉiam liveras novajn ŝancojn al la mondo per sia disvolvado.” La 25an de oktobro, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris paroladon en la kunveno por celebri la 50an datrevenon de la repreno de la seĝon en la Unuiĝintaj Naciojkiu fare de la Ĉina Popola Respubliko, li emfazis, ke Ĉinio persiste iros la vojon de reformo kaj malfermo, ĉiam estos kontribuanto de la tutmonda disvolvado, kaj krome, li proponis, ke la mondo devas kune antaŭenigi la ekonomian kaj socian disvolvadon kaj pli bonigi la vivkondiĉojn de ĉiuj popoloj.

Jam pasis 50 jaroj de post kiam Ĉinio restarigis sian leĝon en UN. Tiu dumtempo estis 50 jaroj de paca disvolviĝado de Ĉinio kaj estis 50 jaroj de Ĉinio por doni feliĉon al la homaro. La ĉina ekonomio tenis sin forte kreskanta kaj en la sinsekvaj 15 jaroj ĝia kreskkvanto okupis la unuan lokon en la tutmonda ekonomio. Ĉinio fariĝis la plej granda lando de vara komercado, la plej granda lando en kiun fluis eksterlandaj kapitaloj, kaj la plej granda komerca partnero de pli ol 120 landoj kaj regionoj...

Mirigis la mondon ke Ĉinio fariĝis modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj radikale nuligis absolutan malriĉecon. Ĉinio kontribuis pli ol 70% de la tutmonda redukto de malriĉeco.

Estas menciinde, ke Ĉinio proponis la iniciaton “Zono kaj Vojo” por la mondo, kaj per ĝi la ekonomio kaj socio de koncernaj landoj kaj regionoj multe disvolviĝis kaj iliaj vivkondiĉoj rimarkinde pliboniĝis. Antaŭ nelonge Ĉinio elmetis iniciaton pri tutmonda evoluigo, kaj tio enŝovis novan movforton por formi la komunumon de tutgloba disvolviĝado.

Evoluigo estas la komuna valoro de la homaro kaj ankaŭ “ora ŝlosilo” per kiu solviĝos tutmondecaj problemoj. Faktoj jam pruvis kaj pruvos, ke la disvolviĝo de Ĉinio ĉiam estas bonŝanco de la mondo.

Dividu