Usonaj politikistoj devas tuj ĉesigi provoki la ĉinan popolon

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-28 20:17:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de oktobro la usona ŝtatsekretario Blinken faris deklaron, asertante “subteni Tajvanon aktive, signifohave aliĝi al la sistemo de UN”. Ĝuste unu tagon antaŭ tio, nome en la 25a de oktobro, la Ĉina Popola Respubliko memoris sian 50-jariĝon de restarigo de leĝo en UN. En tiu momento Usono bruegis pri la tajvana pozicio en UN, kio evidente estas malica, kaj kio estas senskrupule defia kontraŭ la principo de unu Ĉinio kaj la popolo el 1,4 miliardoj da ĉinoj.

Ĝuste septembre de la kuranta jaro, kiam ĉina kaj usona ŝtatestroj telefone interparolis, Usono diris ke ĝi ne volas ŝanĝi la politikon de unu Ĉinio; en oktobro, kiam ĉinaj kaj usonaj altranguloj renkontiĝis en Zuriko, Usono refoje esprimis la saman opinion pri politiko de unu Ĉinio. La vortoj sonas ankoraŭ ĉe la oreloj, tamen Usono publike subtenas Tajvanon plivastigi sian spacon en UN. Jen duvizaĝo de Usono! Ĉu ĝi havas fidindecon antaŭ la mondo?

Al UN nur la suverenaj ŝtatoj havas rajton aliĝi. La Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro reprezentanta tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas parto de Ĉinio. Se Tajvano aliĝus al aktivecoj de internacia organizaĵo, tio devus esti traktata laŭ la principo de unu Ĉinio. Tio estas komuna scio por la internacia socio.

En la deklaro Usono, levante la flagon de la tiel nomata “demokratio”, serĉas pretekston por Tajvano, kiu intencas plivastigi sian spacon en UN, kio estas ŝtele anstataŭigi koncepton per alia kaj semi konfuzon en la publikon. La problemo pri Tajvano estas serioza politika problemo, sed ne valorkoncepta problemo. La revolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo jam radikale solvis en politiko, juro kaj proceduro la problemon pri la reprezentorajto de la Ĉina Popola Respubliko. Sed Usono ignoras la historion kaj la juron, kio ĝuste montras, ke estas Usono, kiu tretas la valorkoncepton de UN.

Ke Usono ludas “Tajvanajn kartojn”, tio havas klaran intenco: per Tajvano reteni Ĉinio. Sed la starpunkto de Ĉinio estas senkompare firma: Tajvano estas kerna intereso de Ĉinio, kaj la principo de unu Ĉinio ne toleras provokon. Ni severe avertas Usonon, ke ĝi tuj ĉesigu sian defion kontraŭ la popolo el 1,4 miliardoj da ĉinoj, alie ĝi disrompiĝos antaŭ la Granda Muro el fero kaj ŝtalo.

Dividu