Per vera plurflankismo akceli komunan disvolviĝadon de ASAN

Qiujieming Publikigita: 2021-10-29 21:11:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la 16a Pintkunveno de Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) fermiĝis. En tiu videa kunveno Ĉinio prezentis kelkajn proponojn pri kuna batalo kontraŭ la pandemio, komplete revigligo de ekonomio, akcelo de verda evoluigo, subteno al ASAN kiel centra pozicio. Tio ne nur donas novan movforton al la kunlaboro de ASAN, sed ankaŭ praktikas “veran plurflankismon” per reala agado.

Antaŭ nelonge ĉina plej supera gvidanto elmetis “iniciaton pri tergloba disvolvado” kun la celo antaŭenigi la tutmondan disvolvadon fortan, verdan kaj sanan kaj formi la evolukomunumon de la mondo. En tiu ĉi pintkunveno Ĉinio iniciatis aktive ludi rolon en batalo kontraŭ la pandemio kaj reprosperigo de ekonomio.

Nuntempe Ĉinio kaj la landoj el ASAN aktive faras interkonsiliĝadon pri “Kodo de konduto en la Suda Ĉina Maro” kaj jam akordiĝis en koncernaj enhavoj. Sed, kun la nomo de “plurflankismo”, Usono varbis “siajn amikojn” por formi frakcion kaj dismetis militajn fortojn en la Suda Ĉina Maro, kio fakte formas seriozan minacon al la paco kaj stabileco de la regiono. Komence de oktobro la usona nuklea submarŝipo USS Connecticut koliziis kun nekonata objekto en la Suda Ĉina Maro, kaj la akcidento vekis grandan maltrankviliĝon en la landoj de la regiono kaj la internacia komunumo.

Historiaj spertoj pruvas, ke la ŝlosilo de la kunlaboro de ASAN ĉefe kuŝas en persisto pri vera plurflankismo, respekto al ASAN kiel centra pozicio, kaj forigo de ĉia saboto kaj interveno el eksterregionaj potencoj. Sen nenia interveno ASAN ne nur povas realigi komunan disvolvadon, sed ankaŭ ludas gravan rolon en la restarigo de la monda paco kaj stabileco post la pandemio.

Dividu