La internacia pozicio de Usono estas en ŝanceliĝado

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-30 17:37:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de oktobro en la retejo de la usona ĵurnalo New York Times aperis komento kun la titolo “La internacia pozicio de Usono estas en ŝanceliĝado”. En la artikolo oni asertis, ke vizaĝe al diversspecaj kernaj diplomatiaj aferoj al kiuj nia epoko frontas, la registaro de Biden ne havas klarajn ideojn, kaj la pozicio de Usono kiel fidinda aliancano minacas falon.

La artikolo diras, ke kiam la registaro de Biden enposteniĝis, ĝi konis la direkton de la mondo. Sed nun ĉiuj ĝiaj atendoj renkontas problemojn: neniuj signoj povis montri, ke la registaro iam bone konsideris, kio eble okazos, por ne paroli pri ilia preteco kontraŭ tiuj problemoj.

En la artikolo oni asertas, ke se Biden malsukcesos, tio signigos ŝanĝiĝon de la tergloba ordo, kaj sekve Usono fariĝos pli malriĉa, pli malforta kaj eĉ pli facile influata de naciistoj kaj ties vortoj.

Dividu