Estas tempo por fari enketon al Usono pri spurado de origino de nova kronviruso

Selena Publikigita: 2021-11-01 16:36:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe oficejo de direktoro de usona nacia inform-servo publikigis enketan raporton por malsekretigi spuradon de origino de la nova kronviruso, refoje ludante artifikojn de politikigo de la spurado de la origino. Ĉio ĉi celas manipuli kaj gvidi la publikan opinion. Nun solidareco kaj kunlaboro estas komuna kono de la mondo por trakti la epidemion, konduto de Usono estas kontraŭ la tendenco kaj tre absurda. La raporto atendigis la internacian socion: estas tempo por fari enketon al Usono pri spurado de origino de la nova kronviruso.

La fakto agnoskita de la tuta mondo estas: Usono nerajtas ignori la Mondan Organizon pri Sano kaj fari spuradon per sia fifama inform-servo, kio estas pura politikigo de la spurado. Ĝuste pro tio, kiam inform-servo de Usono publikigis resumon de la raporto en aŭgusto ĉijare, ĝi estis kritikita de la publika opinio. Ankaŭ Ĉinio esprimis fortan oponon kontraŭ tio. Ĉifoje la tiel nomata enketa raporto estas simila al la resumo publikigita en aŭgusto, kiu refoje pruvas, ke tio estas pura politika kaj falsa raporto.

Aparte menciinda estas la dato de ĝia publikigo. Ĝuste en la sekva tago, malfermiĝis la pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20 en Romo, kaj epidemio estas unu el fokusaj temoj. Samtempe kun tio, la Monda Organizo pri Sano sin preparas por la dua stadio de la spurado. La usona inform-servo publikigis la tiel nomatan malsekretan enketan raporton en tiu momento, kio montris, ke Usono iras en la kontraŭa direkto de respondeco de la Grupo 20 kaj celas lobii la organizon.

Lastatempe pli ol 80 landoj klare esprimis sian subtenon al la pozicio de la komuna esplora raporto de Ĉinio kaj MOS; pli ol 300 politikaj partioj, organizoj kaj pensfabrikoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj prezentis sian komunan deklaron al sekretariejo de la Monda Organizo pri Sano pri opono kontraŭ politikigo de spurado de la origino. En la pintkunveno de Gvidantoj de Gupo 20, vidpunkto de Ĉinio pri “solidareco kaj kunlaboro estas plej forta armilo” fariĝis komuna kono, kaj “tutmonda agadplano pri kunlaboro de vakcinoj” elmetita de Ĉinio ricevis bonvenigon en la pintkunveno. Tio estas bezonata por tutmonda batalo kontraŭ la epidemio.

Dividu