Kies eraro kaŭzis gas-mankon al Eŭropo?

Pluveta Publikigita: 2021-11-02 20:33:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En Pintkunveno de Gvidantoj de Grupo 20 fermita en la 31a de oktobro, la gvidantoj de G20 konsentis konservi singardemon pri ŝanĝiĝo de energiofonta merkato por keportiu la koston de energio. Baldaŭ venos la vintro en Eŭropo, tamen ankoraŭ ne mildiĝis la krizo de energiofonto.

La gazeto The Economist diris, ke ĉar altiĝis la prezo de naturgaso, ekde septembro ankaŭ altiĝis la pogranda prezo de elektro de Germanio kaj Francio, respektive je 36% kaj 48%. La raporto de Eŭropa Komerca Unia Konfederacio montris, ke preskaŭ 3 milionoj da laborantoj en EU ne havas sufiĉan monon por porti la koston de hejtado. Pri tio nemalmultaj eŭropaj landoj maltrankviliĝas. Tio ankaŭ liveris “pretekston” al iuj eŭropaj amaskomunikiloj ĵeti la kulpon sur alian landon.

En Eŭropo la disvolviĝo de nova energio ankoraŭ ne povas plenigi la blankon post eltiriĝo de tradicia energio. Tial estas antaŭvideble, ke mankas al Eŭropo energio kaj altiĝis la prezo de energio.

Baldaŭ venos la malvarma vintro, ĉu la homaro kun komuna estonteco unuiĝos por sin varmigi, aŭ kondamnos unu alian? Tio estas pensinda demando.

Dividu