Diraĵo pri “dekadenco de Ĉinio” restas vana por reteni ĝian disvolviĝon

Selena Publikigita: 2021-11-03 18:18:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vicentiu Gheorghe, prezidanto de rumana Asocio CHINARO, diris lastatempe en sia artikolo, ke dum multaj jaroj, okcidentaj amaskomunikiloj distrumpetis pri “dekadenco de Ĉinio”, sed fakte tio estas pura trompo.

Tia sinteno venas de ideologia diskriminacio, kiu ankaŭ estas kutima rimedo de okcidentaj amaskomunikiloj por ataki Ĉinion. Iuj okcidentaj landoj opinias, ke la socialisma sistemo de Ĉinio estos kondamnita al fiasko, esperante, ke iam Ĉinio iros sur malnovan vojon de Sovetio. Tamen faktoj pruvas, ke dum kelkdek jaroj, tia diraĵo ne influas Ĉinion, nek malhelpas al la lando esti la dua granda ekonomio de la mondo.

Ĉu la ĉina ekonomio ne havas spacon por levi sian pozicion? Laŭ plej freŝa donitaĵo, Ĉinio altiros al si eksteran kapitalon je pli ol 160 miliardoj da usonaj dolaroj en 2021, kaj multaj internaciaj institucioj prognozis, ke la ĉina ekonomio realigos kreskon de ĉirkaŭ 8% en tiu ĉi jaro. Cetere plejpartaj eŭropaj kaj usonaj kompanioj en Ĉinio plu vastigas sian investon.

Cetere, kiel la dua granda ekonomio, Ĉinio probable ludos gvidan rolon en ŝlosilaj kampoj de emerĝantaj teknologioj, precipe en artefarita intelekto, sinteza biologio kaj genetiko. Ĉinio senĉese plibonigas sian ekonomian formon. La lando kun preskaŭ kvinono de la tutmonda loĝantaro, haviginte al si tiom da mirakloj de ekonomia disvolvado, iras de “monda fabriko” al “noviga lando”, tio certe ne estas hazarda, nek dependa nur de bonŝancoj.

Iuj okcidentaj ekonomikistoj opinias, ke ne eblas sukcesi al la ekonomia sistemo kun publika posedanteco kiel ĉefa korpo kaj kun komuna evoluado de multproprieta ekonomio. Ili atribuis evoluadon de Ĉinio al privataj entreprenoj. Fakte, multaj privataj entreprenoj de Ĉinio, same kiel tiuj de la membroj de G7, jam ne havis tiel altan profitogajnan kapablon post spekulacio kaj senefikaj investoj. Ĉinio, per konvenaj rimedoj, refluigas kapitalojn al fizika ekonomia por subteni teknologian novigon, infrastrukturan konstruon kaj publikan servon kaj fine por reale profitigi la popolon. Kaj tio estas nerealigebla por membroj de la G7.

Ĉinio plu plibonigos sian ekonomian sistemon kaj altigos ties kvaliton, tiam alilanda kapitalo, privataj firmaoj kaj memdungitoj povos trovi por si taŭgan spacon.

Malgraŭ ke okcidentaj amaskomunikiloj distrumpetis “dekadencon de Ĉinio”, la evoluado de Ĉinio estas nerezistebla.

Dividu