Kion usona armeo volas kaŝi?

Pluveta Publikigita: 2021-11-04 20:47:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona mararmeo publikigis enketan raporton pri akcidento de submarŝipo Connecticut. La raporto diris, ke la submarŝipo estis serioze detruita koliziinte kun “sennoma submara monto”. Tamen la raporto ne klarigis la intencon de la navigveturado de la submarŝipo, la konkretan lokon de la akcidento, la detalajn informojn pri nuklea tralikiĝo, ĉu estas la damaĝo al marmedio de Suda Ĉina Maro kaj aliaj ŝlosilaj demandoj. Kial usona armeo ne klare konigis la akcidenton? Kion ili volas kaŝi?

Neordinaraj eventoj nepre havas neordinarajn intencojn. Por protekti pacon, stabilecon kaj sekurecon de la naviga vojo en Suda Ĉina Maro Usono bezonas respondi du demandojn.

Unue, kial la atak-submarŝipo Connecticut navigadis en Suda Ĉina Maro?

De la lastaj jaroj Usono praktikas tiel nomatan Hindi-Pacifikan Strategion kaj faris multfojajn militagadojn en Suda Ĉina Maro levante la flagon nome “navigada libereco”. Connecticut estas plej progresinta atak-submarŝipo de Usono kun forta ataka kaj skolta kapablo. Estas evidente, ke la navigado de Connecticut al Suda Ĉina Maro havas nebonan intencon. Iuj analizoj montris, ke Connecticut celas akiri militajn informojn en la regiono. Kaj kiom da fojoj la usonaj atak-submarŝipoj venis ĉi tien antaŭe?

Due, ĉu lakolizia akcidento de Connecticut kaŭzis nuklean tralikiĝon?

Oni rimarkis, ke post la kolizia akcidento la usona Pacifika Floto publikigis deklaron dirante, ke la movforta instalaĵo de la submarŝipo ankoraŭ povas funkcii normale. Sed la usona armeo sendis la nuklean skoltaviadilon WC-135w al Suda Ĉina Maro. La ĵurnalo South China Morning Post supozis, ke la aviadilo celas enketi, ĉu la akcidento kaŭzis nuklean tralikiĝon.

“Usona armeo neniam diris verajn vortojn.” Tion diris iu retano.

La kolizia akcidento de Connecticut refoje travidigis al la internacia komunumo la usonan hegemonion malkaŝitan sub la tiel nomata “navigada libereco”. La supera granda lando, troiginta minacon de aliaj landoj, ja estas plej granda fonto damaĝanta pacon kaj stabilecon de Suda Ĉina Maro. Pri la suspektindaj punktoj de la akcidento la tuta mondo atendas la fidindan klarigon de Usono.

Dividu