​Decido de Ĉinio por pli larĝa kaj altnivela malfermo restas senŝanĝa

Selena Publikigita: 2021-11-05 12:58:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde faris tonikan paroladon en la 4-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) per videoligo. Dum sia parolado, Xi menciis tri “senŝanĝojn”.

Xi diris, ke la decido de Ĉinio por larĝigi altnivelan malfermon ne ŝanĝiĝos, la decido por dividi disvolvadajn oportunojn kun la mondo ne ŝanĝiĝos, kaj la decido por subteni la ekonomian tutmondiĝon en malferma, inkluziva, ekvilibra kaj reciprokprofita direkto, nek ŝanĝiĝos. Tiuj senŝanĝoj estas plej preferataj voĉoj de la importa ekspozicio por tutmondaj firmaoj.

Malfermo estas evidenta karaktero de Ĉinio en la nuna epoko. En la pasintaj 20 jaroj post aliĝo al la Monda Komerca Organizo (MKO), Ĉinio komplete plenumis siajn promesojn kaj senĉese grandigis malfermon, kio ne nur profitigas sin mem, sed ankaŭ vigligas la mondan ekonomion.

En la pasinta jaro, Ĉinio efektivigis rimedojn pri malfermo anoncitajn en la 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. En ĉifoja ekspozicio, Ĉinio plu grandigos la pordmalfermon, inkluzive de redukto de negativa listo por aliro de ekstera kapitalo, revizio de industria katalogo, kiu enlistigis pli da sektoroj instigantaj al ekstera investo kaj publikigo de negativa listo por translandlima serv-komerco de liberkomercaj eksperimentaj regionoj. Cetere Ĉinio promesis profunde partopreni en internacia kunlaboro en verda malalt-karbono kaj cifereca ekonomio. Tiuj rimedoj montris, ke Ĉinio plenumas ĉiujn promesojn en kundivido de dividendo kun la mondo.

Ĉijare preskaŭ 3 000 firmaoj el 127 landoj kaj regionoj partoprenis en la importa ekspozicio, inkluzive de tiuj el evoluintaj landoj, evoluantaj landoj kaj plej malprogresintaj landoj. Cetere nombro de 500 plej grandaj kompanioj de la mondo kaj ĉefaj firmaoj de diversaj industrioj aliĝintaj al la ekspozicio superis tion de la antaŭa ekspozicio. Tio estas ĉarmo de la importa ekspozicio kaj ankaŭ ĉarmo de malferma Ĉinio.

Dividu