Ĉinio kaj aliaj landoj en Suda Ĉina Maro rajtas serĉi veron de kolizia akcidento de Connecticut

Pluveta Publikigita: 2021-11-05 20:54:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de Amerika Brodkasta Kompanio vendrede pro la kolizia akcidento de atak-submarŝipo Connecticut la ŝipestro, vicŝipestro kaj ĉefmaristo de Connecticut estis eksigitaj. Tamen pri la vero de la akcidento usona armeo ne donis alian klarigon, krom tio, ke la atak-submarŝipo koliziis “sennoman submaran monton”. Kaj la usona armeo ŝajnigi sin surdamuta pri la krizo de nuklea tralikiĝo. Kian akcidenton kaŭzis Connecticut en Suda Ĉina Maro? Ĉinio kaj aliaj landoj en la regiono rajtas serĉi veron de la akcidento.

Protekti sekurecon de Suda Ĉina Maro estas komuna respondeco de la regionaj landoj. Pri la fakto de la akcidento tiuj landoj rajtas scii la veron kaj eltrovi la respondecon. La enketa raporto publikigita de la usona armeo unu monaton post okazo de la akcidento estis nedetala, netravidebla kaj suspektata. La regionoaj landoj rajtas enketi la akcidento por plifrue preni rimedojn protekti oceanan sekurecon. Usono ĉiam diris, ke ĝi nepre obeas la Konvencion de la UN pri Ocena Leĝo, tial Usono devas liveri la konkretajn informojn de la akcidento kaj kunlabori kun la enketado per agadoj.

La kolizia akcidento de la atak-surmarŝipo ne estas hazarda afero. La radika kialo estas la “navigada hegemonio” de Usono kaŝita en la “navigada libereco”. Tio estas plej granda krizo en la Suda Ĉina Maro.

La Suda Ĉina Maro estas komuna familio-ĝardeno de la regionaj landoj, sed ne estas ĉasejo de Usono por politikaj interesoj. Alfronte al la kaŝado kaj senrespondeco de Usono Ĉinio kaj la regionaj landoj devas enketi la veron de la akcidento kaj peti pagon de Usono. Tio estas respondeca ago por la regiono kaj la homaro.

Dividu