Kial amase publikiĝos novaj teknikoj, servoj kaj produktoj en Ĉinio?

Ĝoja Publikigita: 2021-11-07 18:58:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kreo estas la unua impulso por ekonomia disvolviĝo, ankaŭ okulfrapa punkto de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. En la kvara ekspozicio 62 entreprenoj amase publikigos pli ol cent novajn produktojn, plej progresintajn teknikojn kaj kreajn servojn, pli ol duono el ili unuafoje montriĝos en la mondo, ankaŭ multaj novaj produktoj speciale celas la ĉinan merkaton.

Kial en Ĉinio tiel multaj novaj produktoj, servoj kaj teknikoj amase publikiĝos? La respondo estas tro evidenta. Tio reflektas vivecon de la ĉina ekonomio, ankaŭ montras fidon de entreprenoj pri la ĉina ekonomio kaj ilian deziron por kapti ĉinan oportunon.

La giganta merkato kun pli ol 1,4 miliardoj da loĝantoj kaj pli ol 400 milionoj da homoj de meznivela enspezo estas neignorebla por iu ajn translanda entrepreno. Aparte sekve de altgradigo de konsumado de ĉinoj kaj leviĝo de ilia bezono, la ĉina merkato donis al la tuta mondo la bonan provejon por novaj teknikoj kaj produktoj. Ekzemple per la internacia importa ekspozicio franca kompanio Danone enkondukis pli ol 30 novajn produktojn en la ĉinan merkaton.

Cetere, kontinue pliboniĝas la ĉina negoca medio kaj aparte kontinue fortiĝas la protektado de intelekta proprieto. Pro tio mondaj entreprenoj pli trankvile alportos novajn teknikojn kaj produktojn al la ĉina merkato.

Estas pli grave, ke ĉinaj agoj konformas al ĝiaj promesoj, kio trankviligis translandajn entreprenojn. Kompare kun tri antaŭaj ekspozicioj, la kvara okazas ĉe la 20-a datreveno de ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. La monde dua granda ekonomio, la plej granda lando de varokomerco kaj la plej granda lando varbanta eksterajn kapitalojn… ĉi tiuj atingoj de Ĉinio en la lastaj 20 jaroj atestis reciprokan utilon kaj komunan gajnon de Ĉinio kaj aliaj landoj.

La Raporto pri Monda Malfermo, 2021, publikigita la 5-an de novembro, montras, ke plilarĝigo de malfermo konformas al komunaj interesoj de la tuta homaro, kaj komuna prospero de la mondo ne povas dekliniĝi de komuna malfermo. La monda atento al la ekspozicio kaj ĝia vigleco montras, ke Ĉinio, "ekzemplo de malfermo", klopodas por, ke la ĉina merkato fariĝu la monda kaj kontinue eligu pozitivan forton por komuna evoluado.



Dividu