La 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazas de la 8a ĝis la 11a de novembro en Pekino. Ĉi-jare estas la 100a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. La internacia komunumo donas grandan atenton pri la sesio kaj daŭre faras analizojn kaj komentojn pri ĉefaj atingoj kaj historiaj spertoj de la partia centjara batalado.
De cent jaroj la Komunista Partio de Ĉinio, lojale praktikante la komencajn ideon kaj mision kaj gvidante la tutan partion kaj la tutlandan ĉiuetnan popolon venki defiojn unu post alia, kreis sur la vastega tero de Ĉinio grandiozan kaj belegan pejzaĝon de la homara evoluhistorio. De post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel kerno Ĉinio atingis novajn esencajn sukcesojn, akumulis novajn trezorajn spertojn, kaj faris novajn kontribuojn por konstrui pli belan mondon, kaj tio plene elmontras grandan superecon de la ĉineca socialisma vojo.
Tiu supereco riveliĝas en diversaj flankoj: en la kriza tempo de la pandemio Ĉinio montras sin respondema; en la redukto de malriĉeco Ĉinio estas humana; en la konstruado de “Zono kaj Vojo” Ĉinio klopode konektas kaj komunikas la mondon; en la verda disvolvado Ĉinio strebas al civilizado; en la paca evoluigo Ĉinio aspiras al homa sortkomunumo...
La Komunista Partio de Ĉinio, kiu prizorgas la estontecon de la homaro, kune kun ĉiuj progresaj fortoj manĉemane marŝos antaŭen, kaj faros pli grandajn kontribuojn por defendi la mondan pacon kaj akceli la komunan disvolvadon de la homaro.