Rakonto pri “afganaj pinonuksoj estis elvenditaj” estas nur komenco

Xiong Publikigita: 2021-11-09 14:31:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) forte prosperis afganaj pinonuksoj.

Vespere de la 6a de novembro, en la speciala elsendejo de Ĉina Komunikila Grupo por la ĈIIE, 120 mil tinoj da pinonuksoj estis entute elvenditaj en nur kelkaj minutoj. Tiu novaĵo ĉi-vespere tuj suriris la rangordan liston de ĉinaj sociaj retejoj. “Estas tre bone povi helpi homojn, kiuj travivis malfacilaĵojn en milito.” “Ĉi-vespere aĉeti iom da pinonuksoj, ĉar la afgana popolo vivas vere malfacile.” ... tiuj komentoj postlasitaj de ĉinaj retanoj estas varmaj.

Tiuj pinonuksoj devenis de 45 tunoj da afganaj pinonuksoj, kiuj en ĉartita aviadilo atingis antaŭ kelkaj tagoj Ŝanhajon. Ĉi-jare afganaj pinonuksoj rikoltiĝis, sed, influate de la Kovid-pandemio, la vendo ne trovis sian elirejon. Ĉinio tamen ekskluzive malfermis “aeran koridoron de pinonuksoj” por afganaj kamparanoj, kaj tial la afganaj kvalitaj pinonuksoj povis eniri en ĉinajn butikojn kaj supervendejojn kaj eĉ en la elsendejon de la ĈIIE. En tiuj lokoj sentiĝis la prospero de la ĉina merkato kaj la entuziasmo de la ĉinaj konsumantoj.

Elĉerpiĝo de la 120 tinoj da pinonuksoj en la ĈIIE ne estas hazarda. Tio estas rezulto el la fakto, ke la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio faris vendoplatformon por produktaĵoj de evoluantaj, precipe de plej malfacilaj landoj, kaj tio ankaŭ estas frukto nature akirita el la efektivo, ke Ĉinio protektas veran multflankismon kaj dividas kun la mondo merkatajn ŝancojn.

Por Ĉinio kuna disvolvado de ĉiuj landoj estas vera disvolvado, kuna riĉiĝo de ĉiuj homoj estas vera riĉiĝo. “Kundivido” estas denaskita geno de ĈIIE. Ĉi-jare estis preskaŭ 90 entreprenoj el 33 plej malfacilaj landoj, kiuj partoprenis en la 4a ĈIIE. Same kiel en antaŭaj jaroj Ĉinio liveris sufiĉan simpligon al tiuj entreprenoj.

En Ĉinio, kiu decidis celi pli vastan kaj pli altnivelan malfermon, kaj en la due granda ekonomiunuo en la mondo, kiu ĉiam strebas al kuna disvolvado, la rakonto pri “afganaj pinonuksoj estis elvenditaj” estas nur komenco.

Dividu