Reala agado pli gravas ol belaj vortoj

Mirinda Publikigita: 2021-11-10 10:40:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de Reuters, lunde usona eksprezidento Barack Obama ĉeestis la okazantan 26-an Konferencon de la Partioj (KDP-26) de la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo. Li proklamis siajn starpunktojn pri klimatŝanĝiĝo kaj samtempe kritikis Ĉinion kaj Rusion pro manko de urĝeco en regado de emisiado. Pri la absurda esprimo, uganda aktivulo pri klimatŝanĝiĝo Vanessa Nakate diris en Twitter, ke Obama kiel membro de riĉaj landoj promesis liveri ĉiujare 100 miliardojn da usonaj dolaroj al malriĉaj landoj por trakti varmiĝon de la terglobo. Tamen ĝis nun la promeso ne estis plenumita.

Laŭ statistiko, post la industria revolucio, la homaro emisiis preskaŭ 1,5 duilionojn da tuboj da karbona dioksido, inter kiuj Usono emisiis 400 miliardojn da tunoj kaj okupis 27% de la sumo. De 1850 ĝis nun la pohoma emisiado de Usono estas almenaŭ okobla ol tiu de Ĉinio.

En la 2a de novembro, Germana Voĉo publikigis artikolon, dirante, ke Robbie Andrew, sciencisto de norvegia institucio pri klimatŝanĝiĝa esploro diris, ke Ĉinio malfrue komencis emisii amason da karbona dioksido, fakte Ĉinio ne estas la kaŭzinto de la problemo.

Nun Ĉinio konstruis aron da grandskalaj ventelektraj fotovoltaaj projektoj kun kapacito de 30 milionoj da kilovatoj. Krome en Ĉinio ĉiutage multiĝis 12 000 hektaroj da arbaro kaj novaj fotovoltaaj instalaĵoj kun kapacito de 90 000 kilovatoj. Ĉina speciala sendito pri klimatŝanĝiĝo Xie Zhenhua diris, ke Ĉinio kontribuis al la mondo 30% ĝis 50% de energiŝparo, altigo de efiko, disvolviĝo de regenerebla energio, trafiko kaj konstruaĵoj. Ĉinio serioze efektivigas sian celon pri klimatŝanĝiĝo, sed ne haltigis sian agadon antaŭ la celo.


Dividu