Usona amaskomunikilo elmontris la preterlason de la usona registaro pri la problemo de klimatŝanĝiĝo

Mirinda Publikigita: 2021-11-10 14:56:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de novembro la usona gazeto The New Yorker aperigis artikolon, detale elmontrante la preterlason de la usona registro pri la problemo de klimatŝanĝiĝo. La artikolo montras, ke se Usono antaŭ 30 jaroj komencis ekzemplodone agi, la hodiaŭa stato ja multe malsamas.

La artikolo menciis, ke en la Rio-de-Ĵanejra pintkunveno de 1992 pri la terglobo la tiama usona prezidento George Herbert Walker Bush subskribis “Framan konvencion de UN pri klimata ŝanĝiĝo”, sed, pro la persisto de Usono, la konvencio ne havis konkretajn horaron kaj celon de agado. En 1997, kiam “Protokolo de Tokio” estis subskribita, Usono kiel la plej granda lando ellasanta gason en la mondo devus redukti sian ellason je 7%, sed en la sekvaj 10 jaroj la ellasokvanto de Usono ne estis reduktita je 7%, dume male ĝi kreskis.

En 2021, en la 26a kunveno de subskrintoj de “Frama konvencio de UN pri klimata ŝanĝiĝo”, la usona prezidento Biden proklamis ke “Usono revenas al la tablo de intertraktado”. Li konfesis, ke Usono ne plenumis sian devon ĉi-rilate. Li petis pardonon pro tio, ke la antaŭa usona registaro retiris sin de “Konvencio pri klimata ŝanĝiĝo”, kaj preterkure aldonis, ke tiu decido igis Usonon postiĝinta en la celo de klimata ŝanĝiĝo.

En la fino la artikolo alvokas, ke ne estas tro malfrue, se oni komencas provi ŝanĝi la situacion. La brita ĉefministro diris: “Por la homaro jam estas tempo por retrokalkulado de tagoj rilate al klimata ŝanĝiĝo.

Dividu