Internacia komunumo havas intereson pri la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ

Xiong Publikigita: 2021-11-10 17:19:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 8a ĝis la 11a de novembro la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ ) okazas en Pekino. Ĉar ĉi-jare estas la 100a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, do la sesio vekis vastan intereson ĉe la internacia komunumo.

La informagentejo Reuters, citante vortojn de analizisto, asertis, ke en la sesio naskiĝos rezolucio pri partia historio, kaj tio influos la enlandajn politikon kaj socion en la venontaj jardekoj. La svisa ĵurnalo Neue Zürcher Zeitung analize opiniis, ke Ĉinio esperas adiaŭi puran ciferan kreskadon, kaj la sesio eble diskutos kiel pli bone okazi la ekvilibro inter ekonomio, homo kaj medio.

Piotr Gadzinowski, ĉefredaktoro de la pollanda ĵurnalo Trybuna, diris, ke en la pasintaj jardekoj Ĉinio liberigis centmilionojn da homoj de malriĉeco, kio sufiĉe pruvis, ke la ekonomia politiko kaj modelo de Ĉinio estas apertaj kaj sukcesaj.

Ivica Bakota, profesoro de Zagreba Lernejo pri Ekonomio kaj Administrado kaj specialisto pri problemoj de Ĉinio, diris, ke en sia historio de cent jaroj la Komunista Partio de Ĉinio kreis almenaŭ du epokofarajn atingojn, kiuj estas vaste rekonaj: la unua, ke Ĉinio nur ene de kelkaj jardekoj transsaltis en moderan prosperan socion; la dua, ke la Komunista Partio de Ĉinio kreskis de organizo konsistanta el nur kelkaj personoj ĝis la nuna partio el 90 milionoj da partianoj.

Dividu