Alilanda komercisto ene de kelkaj sekundoj gajnis milionojn da juanoj en ĈIIE

Xiong Publikigita: 2021-11-11 19:41:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“En sia surreta vendado en la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio rusa nutraĵofaranto gajnis milionojn da juanoj ene de kelkaj sekundoj.” Lastatempe kriis tian sentesprimon la rusa ĵurnalo Rossiyskay Gazeta en sia artikolo. La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao siavice faris detalan raporton pri la entuziasmon de singapuraj komercistoj serĉi komercajn ŝancojn en la ĈIIE, asertante, ke granda amaso da ĉinaj riĉuloj liveras apartajn ŝancojn por singapuraj entreprenoj. Tial, malgraŭ la danĝera pandemio, singapuraj entreprenoj alvenis partopreni en la ĈIIE.

Tiaj entreprenoj ne nur estis kelkaj, kiuj sentis la vivecon de la ĈIIE. Rezulte de tio, la jare intenca transakciosumo atingis 70,72 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj tio bone interpretas, ke iuj ajn entreprenoj, se ili aliĝas al ĈIIE, povos rikoltos profiton. Ne estas mirinde do, ke tiuj entreprenoj, kiuj prezentis sin en ĈIIE, konkure esprimis sian deziron: “En la venonta jaro mi ankoraŭ alvenos.”

Ĉiufoje ĈIIE sukcesis, kio ne estas hazarda. La 10an de novembro 2001 la kvara ministronivela kunveno de Monda Organizaĵo pri Komerco aprobis la leĝan dokumenton pri aliĝo de Ĉinio al MOK. Tio signis, ke Ĉinio fariĝis membro de MOK. Tiu grava memortago ĝuste koincidis kun la tago en kiu la 4a ĈIIE fermiĝis. Ĉu en tio ne ekzistas ia subtila signifo?

Estas rimarkinde, ke ĉi-jare preskaŭ 200 usonaj entreprenoj partoprenis en la 4a ĈIIE, kaj tiu nombro estas nova rekordo. Kvankam la aŭstralia registaro ne aliĝis al la ĈIIE, tamen la registaro de Viktorio financis siajn ŝtatajn entreprenojn por ĉeesti la 4an ĈIIE.

“Ke ĉiuj kune disvolviĝas, tio estas vera disvolvo.” Ĉinio elmetis la ideon formi la tutmondan evolukomunumon, kiu, helpe de ciferecajn rimedoj kaj en la elsendejo de ĈIIE, estas efektivigata en reala agado. Laŭ plej nova informo, la 5a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas preparata. Estas antaŭvideble, ke Ĉinio, kiu pli vaste malfermas sin sur pli alta aperteco, alportos pli da “ĉinaj ŝancoj” al tutmondaj entreprenoj.

Dividu