​Ĉe la problemo de Tajvano usonaj politikistoj rompas sian vorton

Xiong Publikigita: 2021-11-12 19:47:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kelkan tempon pli frue la usona ŝtatsekretario Antony Blinken akceptis intervjuon kaj asertis, ke Usono havas la promeson certigi Tajvanon sin defendi, kaj ke estas multaj landoj, kiuj rigardas unuflankan instigon al milito kaj interrompon de la aktuala situacio kiel minacon al paco. Sed, ĝuste estas li, kiu faris rimarkon en la renkontiĝo de ĉinaj kaj usonaj altrangaj funkciuloj fine de la lasta monato, ke “Usono plu insistos pri la principo de unu Ĉinio.” Li tiele rompis sian vorton. Ĉu li indas esti usona ĉefdiplomato?

Lastatempe la situacio ĉe la Tajvana markolo ĉiam pli streĉiĝis. Se oni esploras la kialon, ĝi kuŝas en du flankoj: la Tajvanaj aŭtoritatoj foje kaj foje provas disrompi la kadron de unu Ĉinio, intencante plivastigi la agospacon de “Tajvana sendependiĝo”; kaj usonaj politikistoj instigas kaj subtenas la fortojn de “Tajvana sendependiĝo”.

Sinjoro Blinken devus rigardi, ke en la mondo estas 180 landoj konfesas kaj subtenas la principon de unu Ĉinio. Tio ja estas la vera universala kono.

Nemalmultaj specialistoj indikis, ke Tajvano ne estas kerna intereso de Usono. La promeso de Usono pri “defendo de Tajvano” “evidente estas falsa”.

Nuntempe la ĉeftero jam firme mantenas ĉiujn atutojn pri la dubordaj rilatoj, kaj ke Ĉinio unuiĝu, tio estas nerezistebla historia fluo. Ni avertas al Usono, ke ĝi ne subtaksu la neŝanceleblajn rezolutecon, volon kaj kapablon de la ĉina popolo defendi la suverenecon kaj la teritorian integrecon.


Dividu