En la vortaro de KPĈ ne ekzistas la vorto “hegemonio”

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-13 16:27:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Nun realiĝos la revo, kiu antaŭe neimageblis.""Mi jam neelteneble volus entrajniĝi.""Dankon al Ĉinio!" En decembro la fervojo inter Ĉinio kaj Laoso estos malfermita, kaj tial laosanoj en la reto konkure esprimis sian ekscitiĝon.

La ĉina-laosa fervojo varme aspirata de laosaj popolamasoj estas unu el la multaj projektoj proponitaj de Ĉinio kadre de ties iniciato "Zono kaj Vojo". Ĝis la jaro 2020 la komerca totala sumo de Ĉinio kun la landoj laŭlonge de "Zono kaj Vojo" superis 9,2 duilionojn da usonaj dolaroj kaj ĝia totala investo proksimiĝis al 140 miliardoj da usonaj dolaroj. La iniciato "Zono kaj Vojo" helpas loĝantojn en la laŭitineraj landoj vivi pli belan vivon.

Sed la antaŭeniĝo de "Zono kaj Vojo" elvokis suspekton ĉe iuj okcidentanoj, kiuj nutras la penson pri malvarma milito. Ili mezuras aliajn laŭ sia metro, dubante ke Ĉinio "farus regionan hegemonion" per "Zono kaj Vojo". Tia penso nature ne povas sin pravigi. Por kompreni la iniciaton "Zono kaj Vojo", antaŭ ĉio necesas kompreni la mondkoncepton de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Ekde sia naskiĝo la Komunista Partio de Ĉinio nutras altan ambicion, kiu tamen ne celas hegemonii la mondon, sed kontribui al ĝi. De la lastaj 100 jaroj la vojo, trapasita de la KPĈ, konfirmis tion, kion diris Xi Jin Ping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ: “La Komunista Partio de Ĉinio estas la partio, kiu serĉas feliĉon por la ĉina popolo, kaj ankaŭ la partio, kiu batalas por la progreso de la homaro.”

"Havi la mondon en la koro" ne nur estas unu el la sukcesaj spertoj de la KPĈ, sed ankaŭ esenca aspekto de la mondkoncepto de la KPĈ. Ekde sia fondiĝo la nova Ĉinio proprainiciate provokis neniun ajn militon aŭ konflikton, nek invadis eĉ unu colon da alies teritorio.

"Kiam la mondo fartas bone, Ĉinio pli bonas; kiam Ĉinio fartas bone, la mondo ja pli bonas." En la sango de la ĉina nacio ne estas la geno agresema al aliaj, nek havanta hegemoniemon; kaj en la vortaro de la KPĈ ne ekzistas la vorto "hegemonio". La Komunista Partio de Ĉinio esperas ne nur ke la ĉina popolo vivu bonan vivon, sed ankaŭ ke la mondaj popoloj havu la samon. Jen estas la Komunista Partio de Ĉinio, kiu faras ĉian bonon, se ĝi estas utila al la homaro.

Dividu