“La popolo estas mastro” estas ja vera demokratio

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-13 18:55:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu la demokratia sistemo de lando estas bona aŭ ne? Ĉu la popolo estas mastro aŭ ne, tio estas tuŝŝtono.

"La okcidenta demokratio restas en krizo." En sia retejo la hispana ĵurnalo EL PAÍS aperigis artikolon, montrante, ke kvankam en la nuna okcidenta socio la civitanoj havas politikajn rajtojn kiel voĉdonadon, tamen tiuj ne garantias, ke ili ricevas la potencon influi politikan decidon, ĉar ekzistas tro multaj rimedoj, kiuj povas lasi potenculojn fari politikan decidon ekster la publiko. Tiu analizo rekte pikas la dolorpunkton de la okcidenta demokratio kaj igas la mondon klare vidi la "elektan demokration" pri kiu iuj okcidentaj landoj fieras. Fakte tio estas ludo de mon-havantoj, ne vera demokratio.

Kio do estas vera demokratio? La nelonge pli frue publikigita bulteno de la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) resumis la praktikon de la demokratia politikokonstruo de Ĉinio, substrekante disvolvi plenprocezan popoldemokration kaj garantii la popolon esti mastro. Tio igas demokration reveni al ĝia propra senco.

"Ĉu lando estas demokratia aŭ ne, kio dependas de tio: ĉu la popolo estas vera mastro." "Demokratio ne estas ornamaĵo, nek meblitaĵo, sed tio, kio povas solvi problemojn, kiuj ĝenas popolanojn." Tiuj argumentoj estas de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj estas "ora ŝlosilo", kiu povas helpi la eksteran mondon kompreni la ĉinan demokratipolitikon.

Demokratio ne estas patento de okcidentaj landoj, kaj ĉiu lando havas rajton elekti sian demokratian evoluvojon. Tra 100 jaroj la Komunista Partio de Ĉinio, gvidante la ĉinan popolon, malfermis la vojon de plenproceza popoldemokratio. Tiu vojo disrompis la "demokratian miton" de la Okcidento, montras la altan memfidon de la ĉina popolo pri ties politika sistemo, kaj liveras praktikeblan referencon al vasta evoluanta landaro.

La "modelo de demokratio" de la Okcidento jam disfalis. La ĉina popolo, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, firme iras antaŭen sur la demokratia vojo, kiu kondukas al tio, en kio "la popolo estas mastro".

Dividu