De kio dependas la sukceso de “ĉineca moderniga vojo”

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-14 17:06:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Unu monaton pli frue en la 9a Monda Forumo pri Ĉinologio la serba eksprezidento Boris Tadić faris paroladon, dirante, ke la defio al kiu la Okcidento frontas en la 21a jarcento montras, ke modernigo ne signifas okcidentigon, sed Ĉinio donis al “modernigo” novan enhavon, kio estas lekcio por la tuta mondo.

Ne eksporti kolonion, ne militon, nek malakordon... De kio dependas la sukceso de “ĉineca moderniga vojo”? kaj kion ĝi alportas al la mondo? Pri tiuj temoj konstante interesiĝas Tadic kaj aliaj internaciaj personoj. La bulteno antaŭ nelonge publikigita de la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) montras, ke KPĈ, gvidante la popolon, sukcese elhakis ĉinecan modernigan vojon, kreis novan formon de la homara civilizo, kaj plilarĝigis por evoluantaj landoj la padon al moderniĝo. Tial la “ĉineca moderniga vojo” vekis pli profundan diskutadon kaj pensadon mondskale.

Vidate el la historio, Eŭropaj landoj kaj Usono la unuaj suriris la modernigan evoluvojon, kaj tiun vojon okcidentaj teoriistoj iam kalkulis unusola modelo de modernigo. Sed la modernigo kadre de Eŭropaj landoj kaj Usono plejparte estis akompanata de koloniigo kaj agreso, kaj krome, post ilia moderniĝo diversgrade aperis en tiuj landoj malbonaĵoj, ekz. diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj socio disfendiĝo. Tiu modelo evidente ne taŭgas al ĉiuj landoj. Se oni altrudas ĝin al alies nacio, do fiasko neeviteble okazos tie.

Faktoj ripete pruvis tion. La moderniga movado de iuj latinamerikaj landoj daŭris unu jarcenton kaj pli, sed ili ankoraŭ suferas socian tumulton kaj ekonomian depresion; kaj la moderniga vojo de afrikaj landoj estas plene kovritaj de malfacilaĵoj... Pli kaj pli multaj jam konsciis, ke modernigo kaj okcidentigo ne estas sama afero. Tiuj landoj, kiu restas postiĝintaj en la maratonkurado de disvolvado bezonas pli multe da elektoj.

Ĉu la ŝuoj bone sidas aŭ ne? Nur vi mem scias. De la 100 jaroj KPĈ, gvidante la popolon, sukcese elhakis ĉinecan modernigan vojon, en kio troviĝas tre trezora sperto: serĉi disvolvan vojon, kiu devas konformi al la stato de ŝtato; ĉia trudo ne eblas. Ĝuste kiel diris la fama brita scienculo Evandro Menezes de Carvalho: “Ĉinio sukcese malfermis ĉinecan modernigan vojon. En la estonteco Ĉinio daŭrigos sian formadon de la homa sortkomunumo kaj kondukos la homaron al nova historia etapo.

Dividu