Usono ne devos refoje lasi konfidon de mondo

Henggang Publikigita: 2021-11-15 20:42:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo (KDP26) sabate nokte fermiĝis en Glasgovo. La prezidanto de la konferenco Alok Sharma estis senpacienca kaj embarasita pro tio, ke iuj reprezentantoj ankoraŭ petis revizii esprimojn de la rezolucio pri la detaloj . Duonan horon poste la rezolucio finfine estis atingita, en kiu oni atingis komunan konon pri detaloj de efektivigo de Pariza Interkonsento.

La prokrasto de fermiĝo de la konferenco kaj maltrankvileco de la prezidanto reflektis malfacilon de la homaro por komuna respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj trezoron de la komuna kono, atingita de la KDP26.

Unu el la ŝlosilaj faktoroj de aprobo de la historia rezolucio estas atingo de kunlaboro pri klimatŝanĝiĝo inter la du potencoj, Ĉinio kaj Usono. La 10an de novembro, Ĉinio kaj Usono publikigis “Glasgovan komunan deklaracion de Ĉinio kaj Usono pri intensigo de agado rilata al klimatoŝanĝo dum la 20aj jaroj de la 21a jarcento”, kiu injektis fortojn al respondo de la tuta mondo al klimatŝanĝiĝo. Frans Timmermans, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, taksis, ke la deklaro alportis esperon, kaj la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono instigis ĉiujn kaj metis fundamenton por publikigo de la rezolucio.

Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio ĉiam donis sian promeson al praktiko. Nun Ĉinio jam ellaboris la Planon pri Agoj por Atingo de Karbona Pinto antaŭ 2030. Ĉinio aldonas sian investon kaj laboron al verdiĝo kaj konstruado de instalaĵoj de pura energio.

Sed la internacia komunumo ankoraŭ estas maltrankvila pro agadoj de Usono. Iuj analizoj opinias, ke Usono estas nekonstanta, kio estas la granda varianto en internacia kunlaboro pri klimata ŝanĝiĝo. La gazeto the Diplomat montris, ke la internacia socio jam ne povas kredi deklaron de Vaŝingtono, inkluzive de la celoj pri redukto de emisiado antaŭ 2030 kaj plej freŝa promeso pri klimata ŝanĝiĝo.

Ĉu Usono povas plenumi sian promeson tiufoje? Oni rigardis, ke usona speciala sendito pri klimata ŝanĝiĝo John Kerry esprimis sian esperon pri komuna klopodo kun Ĉinio por prezenti ilian ambicion pri klimata ŝanĝiĝo. Usono ne devas denove forlasi la mondon, sed observi sian respondecon kaj la unua plenumi siajn devojn.

Agoj ĉiam estas grava ol diroj. Se neniu estis plenumita, la promesoj kaj rezolucio transformiĝis al nur papero sen enhavoj. Nun la mondo bezonas verajn agojn, precipe la usonan efektivigon de sia promeso.

Dividu