Kiel Eŭropo iros depost virtuala kunveno de ĉina kaj usona ŝtatestroj?

Henggang Publikigita: 2021-11-16 13:56:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La virtuala kunveno de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden okazis marde matene. Tiu estas ilia unua renkontiĝo depost enoficiĝo de Biden kiel prezidento de Usono. La internacia komunumo donis grandan gravecon al la renkontiĝo. Antaŭvidante eventualan renkontiĝon inter la du ŝtatestroj, la usona borsa kurzo saltis alten en la lasta vendredo. Myron Brilliant, vicprezidanto de la Usona Ĉambro pri Komerco diris en la ĵurnalo The New York Times pri tio, ke la du flankoj konsentas mildigi la streĉitajn rilatojn, kio jam estas granda venko.”

Dum la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono suriris ĝustan vojon, la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo renkontis malfacilon. La Eŭropa Parlamento frostigis reviziadon de ilia Ampleksa Interkonsento pri Investo pro interferoj el kontraŭĉinaj fortoj interne de Eŭropo. Ambasadoro Zhang Ming, ĉefo de la Ĉina Misio al la Eŭropa Unio, lastatempe diris en intervjuo kun brita ĵurnalo Financial Times, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo estas tre gravaj kaj havas sufiĉan solidarecon, kiu ne celas la trian partion kaj ne devas esti regata de iu ajn partio. Kun la benigna interagado inter Ĉinio kaj Usono kiel referenco, kiun vojon Eŭropo elektos por direkti siajn rilatojn kun Ĉinio?

Dividu