Usono devas sekvi ĝustan vojon por siaj rilatoj kun Ĉinio

Henggang Publikigita: 2021-11-17 20:29:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"En la venontaj 50 jaroj, la plej grava tasko en internaciaj rilatoj estas, ke Ĉinio kaj Usono trovu la ĝustan vojon por la duflankaj rilatoj." Ĉina prezidanto Xi Jinping diris tion marde en monde atentata renkontiĝo kun usona prezidento Joe Biden.

Nun la ĉina-usonaj rilatoj iras ĉe kruciĝo. En ĉi tiuj kondiĉoj, ke laŭ sia serioza strategia misjuĝo pri Ĉinio Usono strebe prembatis Ĉinion, kontinue defiis ĉinajn limojn kaj embarasis la dulandajn rilatojn, la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono determinis la direkton de disvolvado de la dulandaj rilatoj. Tio sendube servas por eviti miskomprenojn kaj misjuĝojn, kaj por ankaŭ antaŭenigi kunordigon kaj kunlaboron.

Usono estas kulpa pri la nunaj malfacilaĵoj en la rilatoj kun Ĉinio. La solvo estas, ke Usono devas ŝanĝi siajn miskomprenojn pri Ĉinio kaj ĝuste disvolvi siajn rilatojn kun Ĉinio.

En la virtuala kunveno, Xi Jinping emfazis, ke "la klopodo de Tajvano al sendependeco kun usona subteno" kaj "tajvana reteno de Ĉinio" signifas ludi per fajro. Se vi ludos per fajro, vi bruliĝos. Se la tajvanaj separistoj persistos en provokoj kaj eĉ transigos ruĝliniojn, "drastaj rimedoj devas esti prenitaj." Ĉi tio sendas klaran signalon: Ĉinio firme konservos siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn. Usono devas esti singarda kun ĉi tiuj aferoj.

La usona prezidento Joe Biden diris dum la konversacio, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne devas esti "difektitaj". Li reasertis, ke Usono ne klopodis por ŝanĝi la sistemon de Ĉinio kaj agi kontraŭ la lando per plifortigitaj aliancoj. Usono ne intencas fari konflikton kun Ĉinio kaj ne apogos "la aspirojn de Tajvano pri sendependeco". Vortoj nun devas esti sekvataj de faroj. Usono devas fari realajn agojn por gajni la fidon de la ĉina popolo kaj la internacia komunumo. Usono devas fari efektivajn agojn por efektivigi la spiriton de la pinta konferenco kaj intensigi siajn interkonsiliĝojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio. Usono devas zorgi pri siaj enlandaj aferoj kaj ankaŭ porti siajn konvenajn internaciajn respondecojn. Tio estas la komuna atendo de Ĉinio, Usono kaj ĉiuj popoloj de la mondo.

Dividu