Estas nepardoneblaj perfortaĵoj kontraŭ indianaj indiĝenoj

Ĝoja Publikigita: 2021-11-18 16:57:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Brita ĵurnalo The Independent raportis, ke esploristoj lastatempe konfirmis identecon de 102 lernantoj mortintaj en federacia pensiona lernejo en Nebrasko, en kiu iam studis indianoj. Margaret Jacobs, profesoro pri historio de Lincoln-filio sub Nebraska Universitato (University of Nebraska Lincoln), kiu partoprenis en la esploro, diris, ke la ĝusta nombro de indianaj lernantoj mortintaj en la pensiona lernejo probable estas pli multa ol la sciinta nombro.

Judi M. gaiashkibos, plenuma direktoro de la Komisiono pri Indianaj Aferoj de Nebrasko, diris, ke la fakto de persekutado al indianoj estas tro kruela kaj kovro de la historio jam estas la “kolektiva volo” de la usona ŝtato.

La perfortaĵoj de la usona socio kontraŭ indianaj indiĝenoj restis ne nur en la historio, sed ankaŭ en hodiaŭa socio de Usono, kiu alte kriis "demokration" kaj "homajn rajtojn". Indianoj ankoraŭ alfrontas mankon de trinkebla akvo, detruon de rezervejoj pro meto de petrola-gasaj tuboj, perdiĝon kaj murdon de indiĝenaj virinoj, turmenton kaj mortigon de infanoj kaj aliajn sociajn problemojn.

Rilataj donitaĵoj kaj enketaj raportoj montras, ke en Usono kompare kun aliaj gentoj estas pli alta la porporcio pri murdo kontraŭ indiĝenaj virinoj, kaj pli ol 80% da indiĝenaj virinoj suferis perfortaĵojn.


Dividu