Eksporto de platpanoj el Xinjiang detruas mensogojn de okcidento

Henggang Publikigita: 2021-11-18 20:34:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, kamiono kun unu miliono da platpanoj, ankaŭ konataj kiel nang en Xinjiang, trapasis dogansenigon ĉe la transirejo Horgos de la Xinjianga Aŭtonoma Regiono. La platpanoj de Yili estas unuafoje eksportitaj al Rusio, ankaŭ unuafoje eniris en la eŭropan merkaton.

En la pasintaj du jaroj, la registaro de la aŭtonoma gubernio Yili, kiu inkluzivas la landliman urbon Horgos, antaŭenigis eksportadon de la loka specialaĵo platpanoj al la merkatoj de la Centra Azio. Tio jam fariĝis ekzemplo de la rapida disvolviĝo de Xinjiang kadre de la iniciato de Zono kaj Vojo.

Ekde 2015, kiam la ĉina registaro difinis Xinjiang kiel kernan zonon de la ekonomia zono de la Silka Vojo, Xinjiang progresis al grava kanalo por interŝanĝo kun la aliaj landoj ĉe la Zono kaj Vojo kaj estas grava parto de la malfermo de Ĉinio al la okcidento. .

En ĉi tiu kunteksto, la vartrajnoj kun konteneroj de Ĉinio al Eŭropo klare montras malfermon de Xinjiang kaj prosperon de ĝiaj landlimaj transirejoj al najbaraj landoj. Antaŭ kelkaj tagoj ĉina-eŭropa trajno kun la celloko Duisburg forveturis el la landlima transirejo Alashankou. Ĉi tiu estis la 5 000a trajno el Ĉinio al Eŭropo tra la transirejo en la kuranta jaro.

Ju pli larĝa malfermo de la pordo estas, des pli antaŭenigita la disvolviĝo de la eksporto orientita ekonomio de Xinjiang estas. La ekstera kunlaboro de Xinjiang nuntempe etendiĝas al pli ol 50 landoj kaj regionoj ĉe la itinero de Zono kaj Vojo.

La loĝantoj de Xinjiang estas la plej grandaj profitantoj de la grandigita malfermo. Laŭ statistiko, la regiona malneta enlanda produkto en Xinjiang atingis ĉirkaŭ 1 140 miliardojn da juanoj en la unuaj tri trimestroj de la kuranta jaro, pliiĝis je 8,8% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro. La pokapa disponebla enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj altiĝis je 9% kaj 11,5% respektive.

Konsiderante ĉi tiujn faktojn, la mensogoj pri "deviga laboro" kaj "genocido", fabrikitaj de okcidentaj kontraŭĉinaj fortoj, ŝajnas malbona ŝerco.

Estas eŭropa onidiro, ke antaŭ ol rigardi aliajn, vi devas la unua rigardi en la spegulon kaj ĝustigi viajn kostumojn. La ĉina registaro ebligas al la popolo de Xinjiang bonan vivon kun efika kontraŭterorisma politiko kaj plivastigita pordmalfermo. Sed kio okazas en la okcidento? Ekzemple, en Usono, indiĝenaj homoj estis devigitaj vivi en rezervejoj, kie al ili mankis tero kaj naturresursoj. Kaj tie disvastiĝas "rasa diskriminacio" kaj "deviga laboro". Jam estas klare delonge, kiu protektas homajn rajtojn kaj kiu tretas ilin.

Dividu