Litovio devas respondi pri ĉiuj sekvoj pro sia perfida ago

Henggang Publikigita: 2021-11-19 17:57:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La litova registaro, malkonsiderante la fortan oponon kaj multfojan konsilon de la ĉina flanko, aprobis starigon de la tiel nomata " Tajvana Reprezenta Oficejo en Litovio", fare de la tajvanaj aŭtoritatoj. Tiu ĉi ago publike malobservis la principon de unu Ĉinio, kaj rezignis la politikan promeson de Litovio en la komuniko pri starigo de diplomatiaj rilatoj kun la Ĉina Popola Respubliko. La ĉina registaro prenos ĉiujn necesajn rimedojn por defendi nacian suverenecon kaj teritorian integrecon. La litova flanko respondecos pri ĉiuj sekvoj. Litovio devas respondi pri ĉiuj sekvoj pro sia perfida ago.

Laŭ la komuniko pri starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Litovio, la litova flanko klare agnoskis, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas la nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Ĝi sin devontigas kun Tajvano ne starigi oficialajn rilatojn kaj nek fari oficialajn interŝanĝojn. Dume, kiel membro de la Eŭropa Unio, Litovio nepre obeu komunan konon de unu Ĉinio, atingitan de Ĉinio kaj la EU.

Ekde tiu ĉi jaro, la litova flanko sekvas la tiel nomatan diplomation orientitan de valoro fare de Usono kaj provokas Ĉinion per karto de Tajvano. La ŝtata disaŭdiga kaj televida stacio de Litovio iam rekte diris, ke Litovio atendas, ke ĝia pozicio pri Ĉinio kaŭzos atenton de Usono.

En julio de la kuranta jaro, Litovio proklamis permeson al la tajvana instanco pri starigo de "Tajvana Reprezenta Oficejo en Litovio”, kiu rompis la ruĝlinion, ke ĝi ne faris oficialajn interŝanĝojn kun la tajvana instanco. Kiel averto, Ĉinio deklaris revoki sian ambasadoron en Litovio, kaj postulis Litovion revoki sian ambasadoron en Ĉinio kaj tuj korekti siajn erarojn. Nun la litova flanko ignoras alies opiniojn, publike malobservas la principon de unu Ĉinio kaj faras riskan provokon kontraŭ la ĉina flanko. Tio reflektas mallongan rigardon de litovaj polikistoj en strategio.

La tajvana demando koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio kaj unu Ĉinio estas la komuna kono de la internacia komunumo. La litovaj agoj ne povas ŝanĝi la fakton, ke la ĉeftero kaj Tajvano apartenas al unu Ĉinio, kaj ne povas malhelpi la historian tendencon de integriĝo de la du partoj. Ĉi tiuj nur vundos Litovion mem kaj en la internacia komunumo donos al ĝi la malbonan nomon rompi promeson. Ĉinio jam multfoje diris, ke la decido de ĉina registaro kaj ĝia popolo por efektivigi nacian reunuiĝon estas neŝanceliĝema kaj la ruĝlinio de protekto de nacia suvereneco kaj teritoria integreco estas netuŝebla. Litovio devas tuj rekorekti siajn erarojn. Se ĝi obstine iros en la malĝusta vojo de malobservo de unu Ĉinio, ĝi nepre pagos severan koston.

Dividu