Ĉi tiu tutmonda publika produkto ebligas al pli da homoj vivi bonan vivon

Lucia Publikigita: 2021-11-20 18:57:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede postulis klopodojn daŭre antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de la Iniciato "Zono kaj Vojo" per komunaj klopodoj. 2021 estas la 8-a datreveno de la ĉina iniciato "Zono kaj Vojo". Ĝis novembro de 2021, Ĉinio subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn por kune konstrui la "Zonon kaj Vojon" kun 140 landoj kaj 32 internaciaj organizoj; kaj la koncernaj kunlaboraj konceptoj kaj proponoj estis skribitaj en la rezultajn dokumentojn de gravaj internaciaj mekanismoj, ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj, G20, APEK kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Hodiaŭ, ok jarojn poste, la grandaj ŝanĝiĝoj de la mondo neviditaj en jarcento akceliĝis. Ĉu la "Zono kaj Vojo" povas adaptiĝi al la situacio kaj daŭre krei bonfarton por la homoj laŭplane? Prezidanto Xi donis klaran kaj firman konkludon: la komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo" ankoraŭ alfrontas gravajn ŝancojn, kvankam la internacia medio fariĝas pli kaj pli kompleksa. La internacia komunumo devas aktive respondi al defioj kaj serĉi avantaĝojn kaj eviti malavantaĝojn.

En Serbio, iu jarcenta ŝtalfabriko, kiu iam fierigis la popolon, bankrotis. Investo de ĉina kompanio en 2016 revivigis ĉi tiun fabrikon. Serba prezidento Aleksandar Vučić diris, "Ĉinaj kompanioj helpas nin reteni ĉiujn 5 000 laborpostenojn, krome la partneroj povas liveri entute 50 000 laborpostenojn. Serbio estas malgranda lando, ĉi tiu nombro estas grandega por ni." .

En la pasintaj ok jaroj, la iniciato "Zono kaj Vojo" prosperigis la internacian komununon, kaj fariĝis bone konata internacia publika produkto. Ĝi ankaŭ fariĝis platformo por ke Ĉinio plivastigu sian malfermon kaj antaŭenigu la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Fruktodonaj atingoj de la iniciato "Zono kaj Vojo" kaŭzis antaŭjuĝemajn okcidentajn amaskomunikilojn ŝanĝi siajn sintenojn. Ekzemple, la usona gazeto "Newsweek" nomis la iniciaton "Zono kaj Vojo" kiel "unu el la plej sukcesaj kaj la plej influaj ekonomiaj projektoj".

Laŭ raporto de la Monda Banko, ĝis 2030, la iniciato "Zono kaj Vojo" espereble helpos 7,6 milionojn da homoj tra la tuta mondo por forigi ekstreman malriĉecon kaj 32 milionojn da homoj el modera malriĉeco. Kiel iniciatinto, Ĉinio daŭre klopodas por altkvalita disvolviĝo de ĉi tiu tutmonda publika produkto. La tempo pruvas kaj daŭre pruvos, ke la ĉina popolo esperas ne nur, ke ili bone vivos, sed ankaŭ, ke ĉiuj homoj en la mondo bone vivos.

Dividu