La sana maniero por konservi la sanon kaj sekurecon de homoj

Publikigita: 2021-11-23 20:05:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝis nun Ĉinio liveris al la internacia komunumo ĉirkaŭ 350 miliardojn da maskoj, pli ol 4 miliardojn da protektaj vestaĵoj, pli ol 6 miliardojn da testkompletojn, kaj pli ol 1,7 miliardajn dozoj da vakcinoj... Ekde la eksplodo de la pandemio, Ĉinio kaj aliaj landoj en la mondo, precipe la landoj laŭlonge de la "Zono kaj Vojo" kunlaboras por konstrui vojon por protekti la sanon kaj sekurecon de homoj tra la mondo.

La 11an de marto ĉijare, la dua aro da novkronvirusa vakcino produktita de Ĉinio atingis Budapeŝton, la ĉefurbon de Hungario. Hungara ĉefministro Viktor Orban iris al la flughaveno por bonvenigi ilin.

Hungara ĉefministro Viktor Orban diris, "La vakcino de Sinopharm estas tre bona, mi estis injektita per ĉi tiu vakcino."

Itala eksa vicministro pri ekonomia evoluo, Ekonomikisto Michele Geraci diris, "Marte pasintjare, membroj de la Ĉina Ruĝa Kruco venis al Milano, Italio, por dividi siajn spertojn kun ni. Ni ĉiuj elkore volas partopreni en kundivido en kampo de scienco kaj scio, ktp.”

Serba prezidento Aleksandar Vučić diris, "Kiam la novkronviruso trafis Serbion, Ĉinio donis sindoneman kaj grandegan helpon al ni. Ĉinio estis unu el la malmultaj landoj, kiuj donis helpon al Serbio, kaj ni tre dankas Ĉinion pro tio!”

Post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio kaj la landoj laŭlonge de la "Zono kaj Vojo" kunlaboras por sindone helpi unu la alian en malfacilaj tempoj. Kiam la enlanda epidemia situacio en Ĉinio iomete pliboniĝis, la kunlabora platformo "Zono kaj Vojo" estis uzata por sendi medicinajn fakul-teamojn kaj liveri medicinajn materialojn al koncernaj landoj.

Itala eksa vicministro pri ekonomia evoluo, Ekonomikisto Michele Geraci diris, "La ‘Zono kaj Vojo’ ne nur estas vojo por komerco, sed ankaŭ estas vojo por sano, per kiu oni interŝanĝas informojn pri vakcinoj, preventado kaj kuracado.”

Dividu