La intenco de Usono meti kojnon inter Ĉinio kaj Afriko estas ridinda kaj vana

Publikigita: 2021-11-24 17:38:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Tio estas intencita.” Lastatempe la usona ĵurnalo The Washington Post aperigis artikolon en sia retejo, montrante, ke, kiam la usona ŝtatsekretario Blinken faris viziton en Afriko, li intence evitis mencii Ĉinion, kaj tio estis interpretita kiel malsama taktiko.

El tio la ekstera mondo vidis, ke en sia vizito al Kenjo, Niĝerio kaj Senegalo Blinken ŝajnis esti akomodiĝema, ne tiel malcedema kiel sia antaŭulo, kiu altrudis al afrikaj landoj elekti vicostaron, sed lia celo ne ŝanĝiĝis. Lia intenco ankoraŭ estas meti kojnon inter Ĉinio kaj Afriko kaj per tio kreskigi la influon de Usono sur Afrikon kaj forpeli la diplomatian spacon de Ĉinio.

Blinken en la vizito al Afriko energie trumpetis: “Usono revenis!” pretendante ke Usono ne volas limigi Afrikon rilati kun aliaj landoj, sed samtempe li aludis, ke infrastrukturaj interkonsentoj proponitaj de iuj landoj “igis la ŝuldon de afrikaj landoj neregata.”

Kvankam Blinken brue kriis ke “Usono revenis!” tamen la fakto estas ke dum kvarono de jarcento Afriko estis forlasita kontinento por Usono. Se Usono vere estis ĉi tie, kial paroli pri “reveno”? Ĝuste kiel diris la gazeto The Diplomat, ke “fakte, Afriko neniam estas privilegia direkto de Usono.”

Dividu