Usono denove lasis la mondon spekti politikan farson

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-26 20:38:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona Ŝtata Departemento proklamis, ke Usono invitis la Tajvanajn aŭtoritatojn partopreni en la tiel nomata “demokratia pintkonferenco”. Svingante la flagon de “demokratio” por subteni skismajn fortojn de Tajvano, Usono intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, malobservis la principon de unu Ĉinio, provokis antagonismon kaj separsimon, kio estas la plej granda subfoso al demokratiaj valoroj. Kontraŭ tio Ĉinio esprimas fortan proteston

Se ne ekster atendo, la mondo spektos en decembro la teatraĵon de “demokratio”, reĝisoritan de Usono laŭ ties valorkoncepto.

La principo de unu Ĉinio estas universale rekonata kiel normo de la internaciaj rilatoj. Tajvano estas parto nedisigeba de Ĉinio, ĝi havas nenian pozicion en la internaciaj rilatoj. Usono provas, sub la mantelo de “demokratio”, eviti la limigon de la internacia juro kaj subteni la separistojn de Tajvano, kio nur vidigos la mondon: la tiel nomata “demokratio” estas nur instrumento por fari ĥaoson kaj subpremi alispeculojn.

Demokratio ne devus esti “privatigita”, nek “etiketita”, nek “politikigita”. Demokratio estas la rajto de ĉiuj popoloj, sed ne la privata havaĵo de iuj landoj. Ĉu lando estas demokratia aŭ ne, tion finfine prijuĝas tiulanda popolo, sed ne aliaj fremdaj landoj. Se Usono juĝus laŭ sia bontrovo, kiu lando estas demokratia kaj kiu ne, tio fakte kreus dissplitiĝon kaj ne estus demokratio per si mem.

Dividu