Ĉu estas “demokratio” aŭ “usona demokratio”?

Ĝoja Publikigita: 2021-11-30 13:54:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona Ŝtata Departemento lastatempe publikigis liston de "invititaj partoprenantoj" al tiel nomata "demokratia pintkunveno". La usona retejo Axios faris raporton opiniante, ke la listo "elstare enkorpigas ĥaosan kvaliton de demokratio en la 21-a jarcento kaj la rilatojn inter Usono kaj iuj aliancanoj kaj partneroj". Steven Feldstein, alta esploristo de Programo pri Demokratio, Konflikto kaj Regado de Carnegie, diris, ke en iuj neperfektaj "demokratiaj landoj" koruptiteco furoras kaj laŭleĝa regado estas tretita, tamen ili estas invititaj ĉar ili estas la gravaj partneroj de Usono por rivali kun Ĉinio kaj Rusio aŭ batali kontraŭ terorismo.

Internacia publiko donis multajn klarigojn pri celo de la pintkunveno. Laŭ Antônio dos Santos Queirós, profesoro de portugala Universitato de Lisbono, la pintkunveno havas tiun ĉi kaŝitan celon, ke Usono intencas malfortigi rolon de la Unuiĝintaj Nacioj, protekti sian mondan hegemonion kaj perforte enkonduki koncepton pri internacia ordo de sia hegemoniismo kaj usonan demokratian modelon.

Ĉu Usono havas kvalifikon decidi kiu estas demokratia reĝimo kaj kiu ne? Pri tio tiu opinisondo fare de Esploro Pew, publikigita en la komenco de novembro, probable estas plej konvinka: 57% de mondaj intervjuitoj kaj 72% de usonaj intervjuitoj opiniis, ke demokratio de Usono ne plu estas bona ekzemplo, kaj "usona demokratio" bankrotis frue.



Dividu