Ĉinio plenumos promeson al siaj afrikaj fratoj per siaj fortoj kun tuta koro

Ĝoja Publikigita: 2021-11-30 20:39:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis en malfermo de la oka ministr-nivela konferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro okazinta lunde, ke Ĉinio intime kunlaboros kun afrikaj landoj kaj plenumos "naŭ projektojn". La unua ĝuste estas pri sano kaj higieno. Ĉinio promesis liveri al Afriko aliajn miliardojn da dozoj de vakcino, inkluzive de 600 milionoj da dozoj senpagaj kaj 400 milionoj da dozoj kunlabore produktitaj kun afrikaj landoj.

Téte António, angola ministro de eksterlandaj aferoj, diris intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo, ke la miliardo da dozoj de vakcino estas tre bona solvo por mildigi afrikan pandemion.

La "naŭ projektoj" celas akceli afrikan disvolviĝon kaj altigi bonon de afrika popolo. Tio atestis spiriton longdaŭran sed freŝan de ĉina-afrika amika kunlaboro, ankaŭ detale praktikis ĉinan koncepton de "sincereco kaj vereco por Afriko" kaj ĉinan ĝustan valoron pri justeco kaj beno. Ramtane Lamamra, alĝera ministro de eksterlandaj aferoj, opiniis, ke la "naŭ projektoj" altgrandigis ĉinan promeson al Afriko, reenkorpigis fratecon inter Ĉinio kaj Afriko kaj posedas komunan deziron.

Afriko estas la granda scenejo de internacia kunlaboro, sed ne areno de lukto inter grandaj landoj. Lastajn jarojn, politikistoj de iuj okcidentaj landoj eviis Ĉinion kaj Afrikon pro ilia amikeco kaj kiel eble plej klopode nigrigis kaj subfosis la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko. Sed antaŭ faktoj tiuj ĉi artifikoj estas mokindaj kaj vanaj. Kiel parolis Fataki Nicolas, diplomato de Demokratia Respubliko de Kongo, diris, “iuj personoj provis malproksimigi intensajn rilatojn inter Afriko kaj Ĉinio, tamen ni ne konsentas. Por ni Ĉinio estas granda kaj fidinda kunlabora partnero, kaj ni esperas daŭrigi la duflankajn intimajn rilatojn.”

De "dek kunlaboraj planoj" en 2015, "ok agoj" en 2018 ĝis nunaj "naŭ projektoj", la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko staras ĉe la nova starpunkto de konstruo de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonto en la nova epoko. Alfrontante la estontecon Ĉinio promesas kiel antaŭe, ke kion Ĉinio promesis al siaj afrikaj fratoj, tion Ĉinio plenumos per siaj fortoj kun tuta koro.

Dividu