Litovio kun malbonfaroj en kampo de homaj rajtoj devas radikale sin korekti

Pluveta Publikigita: 2021-12-01 18:45:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post kelkaj tagoj okazos la tiel nomata“Demokratia Pintkunveno”organizita de Usono. En la listo de ĉeestantoj troviĝas Litovio. Tio estas tre ridinda. Ĉar Usono diris, ke la pintkunveno celas "protekti tutmondajn demokration kaj homajn rajtojn", do ni povas same rigardi, kiel teruraj estas litovaj malbonfaroj en la kampo de homaj rajtoj, kaj sekve klare vidi, kiel sorĉa estas ĉi tiu tiel nomata pintkunveno.

Nuntempe Eŭropo spertas novan raŭndon de krizo pri rifuĝintoj. Laŭ raportoj de eksterlandaj amaskomunikiloj, la landlimo inter Litovio kaj Belorusio fariĝis“infero”sur la tero. Tie rifuĝintoj kuŝantaj sur la tero estis subite morditaj de armeaj hundoj liberigitaj de litovaj armeaj veturiloj en malvarma nokto. Belorusio deklaris, ke du kadavroj de rifuĝintoj estis trovitaj. La litova aŭtoritato eĉ trenis rifuĝinton gravedan de sep monatoj al la belorusia landlimo kaj lasis ŝin sur la herbejo.

Kiam tiuj informoj estis malkovritaj, la ŝoko de la internacia komunumo estis imagebla, sed tio estas nur malgranda parto de litova atenco al homaj rajtoj.

Litovio multe malbone agis en la kampo de homaj rajtoj, ekzemple, ĝi malobservis rilatajn klaŭzojn de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj la Internacia Leĝo pri Homaj Rajtoj. Kiel ĝi ŝajnigis sin "defendanto de demokratio" kaj eĉ kritikis aliajn landojn pri homaj rajtoj? Estas la tempo por korekti sian opinion kaj sin memekzameni profunde! Litovio devas doni al la internacia komunumo respondecan klarigon.

Koncerne Usonon, ĉu ĝi ne konscias, ke la tiel nomata“demokratia pintkunveno”, per kiu ĝi celas prezenti centojn da respondoj al sia unu voko, fariĝos“tondra pintkunveno”? Usono, Litovio kaj aliaj partoprenantoj havas multe da malbonaj agoj. La pintkunveno malkovros iliajn nigrajn materialojn kaj vidigos iliajn mankojn antaŭ la mondo, kaj igos la mondon revidi politikan farson de Usono.

Dividu