Usono ne havas rajton paroli pri demokratio

Xiao Henggang Publikigita: 2021-12-03 20:01:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La senfinaj militoj kaj tumulto en la mondo multfoje pruvis, ke antaŭenigi 'demokration' eksterlande kaj transdoni ĝiajn sistemon kaj valoron al aliaj landoj serioze subfosas pacon, sekurecon kaj stabilecon en la mondo." Ĉina kaj rusa ambasadoroj en Usono lastatempe skribis en komuna artikolo en la usona revuo "La Nacia Intereso". Kun tio, ili ambaŭ elparolis decideme kontraŭ la tiel nomata "Demokratia Pintkunveno" kunvokita de Usono.

Delonge estas klare al la mondo, ke la tiel nomata "Demokratia Pintkunveno" planita por la 9-a kaj 10-a de decembro estas nenio alia ol ruzo de Usono por veki ideologian kontraŭstaron, inciti dividojn kaj konservi sian hegemonion en la mondo, kaj reprezentas danĝeran provon revivigi penson de malvarma milito.

Ekde la fino de la dua monda milito, Usono invadis kaj mortigis senkulpajn homojn en la nomo de disvastigo de "demokratio". Laŭ raporto publikigita de la Ĉina Societo por Studoj pri Homaj Rajtoj, inter la fino de la dua monda milito kaj 2001 okazis entute 248 armitaj konfliktoj en 153 regionoj de la mondo, el kiuj 201, t.e. pli ol 81%, iniciatitaj de Usono. De la invado de Afganio ĝis la armeaj intervenoj en Irako kaj Libio, la tiel nomata "demokratia ŝanĝiĝo", antaŭenigita de Usono, kaŭzis gravajn civilajn viktimojn kaj damaĝojn de proprieto, kaj plonĝigis la tuŝitajn landojn en longdaŭran tumulton.

Demokratio estas komuna valoro kunhavita de ĉiuj landoj, kaj ne politika ilo, kiun Usono povas manipuli laŭvole. Pro la grandnombraj krimoj faritaj de la usonaj invadoj en aliaj landoj kaj la damaĝo farita al regiona sekureco per provoko de dividoj, Vaŝingtono ne rajtas paroli pri demokratio. La tiel nomata "Demokratia Pintkunveno", kiun Usono estas alvokata, estas nenio alia ol la lasta farso. La "falsa demokratio kaj vera hegemonio" kaj aliaj tiaspecaj trukoj certe estos ĵetitaj sur la rubamason de la historio!

Dividu