Kiam unuflanka sankcio estis dekorita per masko de “usona demokratio”

Mirinda Publikigita: 2021-12-04 18:30:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 9a kaj 10a de decembro, Usono okazigos virtuale “demokratian pintkunvenon de gvidantoj”. Sed kiuj povas partopreni en ĝi, kiuj estas demokratiaj landoj, ĉio ĉi estas deciditaj de Usono.

Provoki kontraŭstaron kaj apartigon de pensmanieroj pretekstante demokration, tiu ago de Usono jam estis kritikita de multaj landoj. Antaŭ nelonge, la zimbabvaj popolanoj okazigis manifestacion kontraŭ sankcioj de okcidentaj landoj, esprimante, ke ili ne kredas la usonan demokration. La tiel nomata “demokratio” pledita de Usono kaj okcidentaj landoj celas nur rabi resursojn de aliaj landoj.

Ekde 2002 Usono kaj iuj okcidentaj landoj prenis sankciojn kontraŭ Zimbabvo kaj poste fortigis la sankciadon.

En julio de 2008 Usono kaj Britio devige antaŭenigis voĉdonon en la Sekureca Konsilio de UN pri sankcia rezolucio kontraŭ Zimbabvo kaj la rezolucia skizo fine estis negita. Ekde 2009 la rilatoj inter Usono kaj Zimbabvo iom mildiĝis, tamen la sankcioj ankoraŭ ne estis nuligitaj.  Nun pasis 20 jaroj, la ĉiuflanka sankcio prenita de Usono kaŭzis malevoluan ekonomion kaj altegan prezon. La popola vivo de zimbabvanoj grande malaltiĝis. La homaj rajtoj de la zimbabva popolo estis atencitaj pro la sankcioj.

Proparolanto de “Kontraŭsankcia Vasta Alianco” de Zimbabvo diris, ke en Zimbabvo la homoj ne aprobis la hegemonian agon de Usono. Ne efikas la usona demokratio en Zimbabvo kaj la lando ne devas subiĝi al tia situacio.

Dividu