"Usona Demokratio" estas grave malsana kaj la mondo vidas ĝin klare

Qiujieming Publikigita: 2021-12-06 21:02:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La raporto pri demokratio en Usono” dimanĉe publikigita de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diras, ke la usona demokratia sistemo estas la rezulto de praktiko nur en Usono, ĝi estas aparta, ne universala, kaj malproksima de perfekteco.

Evidente, la "usona demokratio" estas malsana, tre serioze! Tio igas eĉ pli absurda la tiel nomatan "demokratian pintkunvenon" okazontan en Usono. Politikistoj en Vaŝingtono origine volis uzi la pintkunvenon por plifortigi la alvokeblecon de la "usona demokratio", sed la rezulto estis, ke la pli kaj pli aĉa stato de demokratio en Usono estas elmontrita al la tuta mondo, kaj kritikoj de ĉiuj flankoj inundis.

Laŭ enketo publikigita de la usona mediato CNN en septembro, 56% de la usonanoj opinias, ke usona demokratio estas "atakata". Enketo farita de la Esplora Centro Pew ĉi-jare trovis, ke 72% de la usonanoj opinias, ke Usono ne plu estas "demokratia modelo" por imitado de aliaj landoj.

Usono pretendas esti "lumo de demokratio" kaj nun alfrontas multajn krizojn. En tia situacio, usonaj politikistoj okazigas la tiel nomatan "demokratian pintkunvenon" kun granda fanfaronado, provante uzi tion por deturni enlandajn kontraŭdirojn kaj revigligi influon al eksterlandoj. La mondo klare vidis la diversajn difektojn en la usona demokratio kaj la fakton, ke Usono trudas hegemonion tra la mondo sub la nomo de demokratio.

Demokratio ne estas dekoracioj kaj propagandaj materialoj, sed estas uzata por solvi la problemojn, kiujn la popolo bezonas solvi. Hinda politika aktivulo Yadav diris, ke la mondo konscias, ke la usona demokratio urĝe bezonas memekzamenon kaj ke Usono devas lerni de aliaj demokratioj. Por Vaŝingtono, la plej bona maniero ripari la usonan demokration estas havi la kuraĝon alfronti enlandajn sociajn probkemojn kaj meti la interesojn de la popolo en la centron, anstataŭ okazigi "demokratian pintkunvenon".

Dividu