Pafilbuŝo sanganta trapikas “usonecan demokration”

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-07 21:06:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Thomas Massey, parlamentano de la ŝtato Kentukio, Usono, aperigis foton de sia tuta familion por festi Kristnaskon: ĉiu el ili tenas en la mano pafilon, kun brila rido. Sur la foto tekstas: “Kristnaska paĉjo, bonvolu doni kuglojn.” Ĝuste antaŭ kelkaj tagoj, en lernejo en Miĉigano denove okazis pafkazo – unu 15-jara lernanto pafmortigis kvar lernantojn, kaj la pafilo ĝuste estis donita de lia patro por donaco de Kristnasko.

Unu el la motivoj de Usono disvastigi eksteren la usonecan demokration estas “protekti homajn rajtojn”, sed la plej fundamenta rajto de usonaj civitanoj je vivo estas malfacile garantiata. Oni devas sin demandi, ĉu la usona demokratio protektas homajn rajtojn aŭ atencas ilin. Ĝuste kiel “Dek demandoj pri usona demokratio” lastatempe eldonita de ĉina pensfabriko montras, ke abundo da pafiloj minacas la fundamentajn homajn rajtojn de ĉiu usonano kaj iĝas nekuracebla doloro sub la usona demokratia sistemo.

Laŭ koncernaj donitaĵoj, Usono havas la plej malfortan leĝon de pafila regado kaj la plej multajn pafilojn – ĉirkaŭ 393 milionojn da ili. La ebleco de la usonanoj reduktiĝi al viktimoj de pafado estas 25-foje ol tiu de la civitanoj el altsalajrataj landoj. La minaco de pafilo penetris en la memoron de ĉiu usonano: “preskaŭ ĉiu el la usonanoj, en sia vivdaŭro, konas almenaŭ unu homon, kiu viktimiĝis sub pafila perforto.”

Oni devas sin demandi, ĉu Usono, kiel ĝi pretendas, estas “demokratia lumturo”, “defendanto de homaj rajtoj”? Kial tiom da vivoj, kiuj perdiĝis sub perforta pafilo, ne povis elvoki la usonan registaron? Ĉu regado de pafilo estas tiel malfacila?

La tielnomata “demokratia pintkunveno” estas nenio alia ol politika prezentado, kvankam ili ĉiutage surbuŝe krias demokration.

Dividu