Krimsuspektato en fuĝo eĉ povas esti honora gasto de “demokratia pintkunveno”

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-08 19:57:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Luo Guancong, krimsuspektato en fuĝo pro malordigi Honkongon pretendis, ke li estis invitita de Usono kaj faros prelegon en la tielnomata “demokratia pintkunveno”. Ke Usono prenas suspektaton kiel honoran gaston, tio vere konsternas homojn. Tio ne nur entute malkaŝas la malican intencon de Usono kovri tiun, kiun malordigis Honkongon, kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, sed ankaŭ vidigas al la mondo, kiel hipokrita estas la surbuŝa “demokratio” de Usono kaj kiel duvizaĝe ĝi aspektas.

Kiu do estas Luo Guancong? Tiu estas ja secesiisto pri Honkongo kaj perfortulo multjare nutrata de Usono kaj Okcidento. Li multfoje faris agitajn parolojn frakcii la landon, instigis junulojn fari kontraŭleĝajn aferojn, kaj fojfoje vizitaĉis Usono por alkroĉiĝi al ĝi. Li nokte eskapis el Honkongo, antaŭ ol validiĝis “Nacia leĝo pri sekureco en Konkongo”. Kaj poste li ne ĉesigis sian secesian agadon.

Ĉu tia krimsuspektato, kiu intencas disspliti la landon kaj detrui la honkongan demokration, havas kian kompetentecon en la nomo de la honkonga civito paroli pri “demokratio” kaj “homaj rajtoj” en internacia medio? Se Usono povas inviti tian krimulon, Luo Guancong, sur prelegejon, kial do ĝi ne petas tiujn perfortuloj, kiuj januare de 2020 atakis Kapitolon, ke ili faru paroladon tie?

Nun, Honkongo sin tenas stabila kaj orda. Garde de “Nacia leĝo pri sekureco en Honkongo”, la demokratio kaj homaj rajtoj de la honkonga civito estas senprecedence garantiata. Ĝuste kiel Carrie Lam, ĉefo de Honkonga Speciala Adminitracia Regiono diris, kiam ŝi estis intervjuata, ke Honkongo finfine trapasis la ondegojn en la ventego kaj retrovis la stabilan, kaj eĉ pli pacan, situacion. Tiu farso, kun falsa “demokratio”, sed kun vera hegemonio”, reĝisorita de Usono estas nenio alia, ol ridindaĵo por la mondo. Ĝi neeviteble fiaskos.

Dividu