Usona provoko estas serioza minaco al la paco kaj stabileco de la tajvana markolo

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-09 20:13:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ la farso, tielnomata “demokratia pintkunveno”, reĝisorita de Usono ensceniĝis. Por subteni la secesiistojn de Tajvano, lastatempe usonaj politikistoj multe elparolis. Ekzemple, la konsilanto pri nacia sekureco de la Banka Domo Sullivan iam asertis, ke Usono alprenos ĉian ajn rimedon “por certigi, ke ne okazu perforta unuigo de Tajvano fare de Ĉinio.”

Tio estas denova ago de Usono forĵeti malpuran akvon sur Ĉinion kaj reteni la unuigan procezon de Ĉinio. Estas evidente ke iuj usonaj personoj ne havas verajn vortojn pri la tajvana demando kaj ke ilia malica intenco estas “bridi Ĉinion per Tajvano”.

Sullivan asertis: “Ĉiuj klopodoj, kiujn Usono faris la lastajn ok monatojn en la regiono de Hindia Oceano kaj Pacifiko, estas evitigi, ke Ĉinio armite agresus Tajvanon.” Tio estas pure falsa kontraŭakuzo. Granda nombro da faktoj pruvas, ke estas Usono, kiu faras fajron koluziante kun Tajvano, kio ja estas la esenca kaŭzo ĉiam pli streĉi la situacion de la tajvan markolo.

La usona registaro, unuflanke pretendas sekvi la principon de unu Ĉinio, ne subtenante “tajvanan sendependiĝon” kaj esperante ke en la tajvana markolo regu paco kaj stabileco, sed aliflanke intence nomas Tajvanon “lando”. Tio estas tipa perfido, abomena.

Ĉinio jam eksplicite esprimis sian sintenon: kun plej granda sincero, plej granda peno, strebi al paca unuigo de Tajvano; sed se la secesiaj fortoj de Tajvano faros provokon, devigon, kaj eĉ tuŝos la lastan limon, tiam Ĉinio “nepre alprenos absolutan rimedon”.

La decidemo kaj volo de la ĉina popolo defendi la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon estas neŝanceleblaj. La historia procezo de Ĉinio por unuiĝo ne povos esti haltigebla. Ĉiu intenco “reteni Ĉinion per Tajvano” nepre iros al fiasko.

Dividu