Ĉinio kaj Nikaragvo restarigis diplomatiajn rilatojn inter si surbaze de la principo de unu Ĉinio

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-10 18:29:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post kiam Nikaragvo proklamis rompi diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, en la 10a de decembro Ĉinio kaj Nikaragvo anoncis restarigi diplomtiajn rilatojn inter si. Tio plene atestas, ke la principo de unu Ĉinio estas universala konsento de la internacia komunumo kaj estas internacia justeco. Tiun tendencon neniuj fortoj povas haltigi.

En la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas nur sola laŭleĝa registaro reprezentanta tutan Ĉinio, kaj Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Tio estas fakto historia kaj juroscienca kaj ankaŭ universale rekonata principo en la internaciaj rilatoj. En la lastaj jaroj tielnomataj “landoj diplomatie rilataj” al Tajvano foje kaj foje rompis tiajn rilatojn kun ĝi kaj dume starigis aŭ restarigis la rilatojn kun Ĉinio. Tio plene atestas, ke ili faris ĝustan juĝon pri la aktuala monda tendenco kaj sekve faris ĝustan elekton, kiu konformas al iliaj landaj interesoj kaj al la volo de la popolo, starante flanke de la historio.

Ke Nikaragvo senkondiĉe restarigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, promesis ne plu konservi iajn ajn oficialajn rilatojn kun Tajvano, nek fari ian ajn oficialan kontakton kun Tajvano, tio refoje pruvas, ke la principo de unu Ĉinio reprezentas la homan koron kaj ne povas esti provokita. Kaj tio ankaŭ estas forta reago kontraŭ Usono, kiu lastatempe oftege ludis “karton de Tajvano”.

La unuiĝo de Ĉinio estas historia tendenco, kiu ne povas esti haltigebla. Tajvano ne estas politikaj ĵetonoj de iuj usonaj politikistoj. Ĉiu homo, kiu li estas, ne subtaksas la firman decidemon, fortan volon kaj potencan kapablon de la ĉina popolo defendi la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon. Se la tajvanaj aŭtoritatoj daŭre “serĉas sendependiĝon de Tajvano apoge al Usono” kaj koluzias kun tiu, ilin nepre trafos pli granda malvenko!

Dividu