Tiu vorto “stabileco” estas gravega

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-12 20:34:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 8a ĝis 10a de decembro okazis en Pekino la Centra Ekonomilabora Kunveno de Ĉinio unu fojon en ĉiu jaro. Tiu kunveno estas rigardata de la ekstera mondo kiel ventoflago de la venontjara ekonomia politiko en Ĉinio.

El la kunvena komunikaĵo publikigita de Ĉinio vespere de la 10a de decembro multaj el la internaciaj ĉefaj amaskomunikiloj koincide elĉerpis la ĉefan vorton “stabileco”. “La kunveno eligis fortan signalon stabiligi ekonomion,” tiel komentis la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao. La novaĵagentejo Bloomberg notis, ke en la ĉi-jara kunvena komunikaĵo la vorto “stabileco” estas 25-foje menciita.

Ĝuste kiel la komunikaĵo montras, ke la nuna ĉina ekonomio frontas al “postula ŝrumpiĝo, propona frapiĝo, antaŭvida malfortiĝo”, kiuj estas triobla premo. Kaj krome, la ekstera medio “fariĝas pli kompleksa, pli severa kaj pli necerta. En tia cirkonstanco makropolitiko transiras al stabiligo de kreskado do estas esenca ĉefŝlosilo forigi internan krizon. Tial la vorto “stabileco” estas pravega, kaj ĝi estas la baza tono kaj direktoro de la venontjara ekonomio de Ĉinio.

Ekde la kuranta jaro la ĉina ekonomio frontas al multaj malfacilaĵoj, tamen ĝi iras en stabileco. En la tri antaŭaj trimestroj la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 9,8%.

La ĉina ekonomio stabile revigliĝis, kio reliefigas ĝian rolon en la monda ekonomio. Granda nombro da eksterlandaj entreprenoj en Ĉinio profitis multe el la situacio.

Dividu