Fronte al du pezaj nombroj, kiel “Usona Demokratio” ŝajnigu sin?

Qiujieming Publikigita: 2021-12-14 20:44:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la nova kronviruso (KOVIM-19) en Usono kalkuliĝis al pli ol 50 000 000 kun preskaŭ 800 000 mortoj. Kion signifas la du nombroj? La unua konsistigas unu kvinonon de la totala nombro de la konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 en la mondo, kaj la dua superas la tuton de mortintoj de Usono dum la Unua Mondmilito, la Dua Mondmilito, Korea Milito, Vjetnama Milito, Iraka Milito, kaj Afgana Milito.

Fakte, la realo verŝajne estos pli malbona. Laŭ la raporto de la usona mediato USA Today, la nombro de mortintoj pro la KOVIM-19 en Usono estas subtaksita je almenaŭ 20%, kaj la reala mortnombro eble superis 1 milionon.

La tuta mondo volas demandi, kial la plej evoluinta lando fariĝis la unua malsukcesa lando en la batalo kontraŭ la KOVIM-19? Kial la “modelo de demokratio” ne povas garantii la rajton de vivo de sia popolo?

Rerigardu la tutprocezon ekde la eksplodo de la pandemio, oni facile trovis, ke politikistoj malhelpis la laboron de prevento kaj regado kontraŭ la viruso de la komenco por siaj propraj interesoj. Por la prezidenta elektado, la eksa usona prezidento rifuzis preventon kaj regadon kontraŭ la KOVIM-19 sur la bazo de scienco, kaj metis politikajn interesojn super la vivoj de la popolo; la unua usona gvidanto politikigis la spuradon de la origino de la nova kronviruso, evitante respondecon al aliaj landoj, kio multe malhelpis la laboron de prevento kaj regado de la KOVIM-19.

Alfronte la epidemion, la usona demokratio komplete ne funkciis. La du politikaj partioj senfine batalis, kaj la kontraŭepidemiaj rimedoj estis severe politikigitaj. Ĉu vakcini aŭ ne porti maskon fariĝis la fokuso de debato inter la du partioj. De 2021, pli ol 450 000 da usonanoj mortis pro la KOVIM-19, kaj multaj el ili ne estis vakcinitaj.

Epidemio elmontris kontraŭdirojn en diversaj kampoj kiel usona politiko, ekonomio kaj socio, kaj fariĝis “lupeo” por la mankoj al usona demokratio. Kiel franca ĵurnalo "Le Monde" diris, ke la krizo de la epidemio malkaŝis la malfortecon de la usona demokratia sistemo.

50 000 000 kaj 800 000, la du pezaj nombroj avertis Usonon denove, ke ĝi devas unue meti sian popolon sur la unuan lokon.

Dividu