Kial Ĉinio kaj Rusio eltenis elprovon kaj montris viglecon?

Pluveta Publikigita: 2021-12-16 20:33:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Mi tre atendas renkontiĝon kun vi en Pekinaj Vintraj Olimpikoj” “Mi esperas plifrue iri al Ĉinio kaj ĉeesti inaŭguron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj”---Merkrede ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Putin faris videan intervidiĝon kaj interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj, efika kunlaboro, internacia strategio kaj tiel plu. La rendevuo dum Pekinaj Vintraj Olimpikoj montris la profundan amikecon de la du ŝtatestroj kaj la altnivelan politikan konfidon de la du landoj.

Influite de la ŝanĝiĝo en la pasintaj 100 jaroj kaj la KOVIM-19-epidemio la mondo eniris en la malkvietan periodon. Kial la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio eltenis elprovon kaj montris viglecon? Tio dependis de la strategia gvidato de la du landaj ŝtatestroj.

Ĉi-foja intervidiĝo estas la 2a videa intervidiĝo en la kuranta jaro, kaj la 37a ekde 2013. En la pasintaj 8 jaroj Xi Jinping kaj Putin havis profundan amikecon. Ili vere estas bonaj, malnovaj kaj veraj amikoj. Sub la gvidado de la du landaj ŝtatestroj la ĉina-rusaj rilatoj troviĝas en la plej bona periodo kaj akiris fruktojn de efika kunlaboro en diversaj kampoj.

En la intervidiĝo Xi kaj Putin esprimis kontenton pri la dulandaj rilatoj kaj kunlaboran frukton en la kuranta jaro. En la antaŭaj 11 monatoj la ĉina-rusa komerca kvanto atingis 130 miliardojn da usonaj dolaroj, kio kreis novan rekordon. La ekonomia kaj komerca kunlaboro pli kaj pli profitigis la vivon de la popolanoj.

En la intervidiĝo ambaŭ la du ŝtatestroj esprimis protekti la internacian sistemon, kies kerno estas la UN, kaj protekti la internacian ordon, kies bazo estas internacia leĝo.

Ĉina-rusa kunlaboro ne nur profitigis la du popolojn, sed ankaŭ estas feliĉo por paco kaj disvolviĝo de la mondo. Ne sukcesos ia ajn intenco subfosi la ĉina-rusajn rilatojn.

Dividu