Estos vane rompi al si la kapon por ludi karton pri Xinjiang

Mirinda Publikigita: 2021-12-17 20:33:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde usona senato aprobis la tiel nomatan “preventan akton pri ujgura deviga laboro”, kiu pretekstante la tiel nomatan “devigan laboron”, malpermesos produktojn de Xinjiang en la usonan merkaton. Tio estas politika manipulado kaj ekonomia hegemonio de iuj usonaj politikistoj sub la flago de homaj rajtoj, sufiĉe montris ilian nigran intencon haltigi progreson de Xinjiang kaj interveni en internajn aferojn de Ĉinio. Tamen la mensogo ne povas konvinki la mondon, certe vanas la “haltigo de Ĉinio per Xinjiang-demando” kio rompis ilian kapon.

Lastatempe iu novaĵo malkovris la veran vizaĝon de Usono. La Aŭstralia Instituto de Strategiaj Politikoj, kiu ĉefe prifabrikas mensogojn pri Xinjiang, pulikigis jaran raporton kaj malkaŝis, ke usona Ŝtata Departemento estas la plej grandan fonto de ĝia ekstera kapitalo. Tio sufiĉe pruvis, ke la mensogoj pri Xinjiang faritaj de la instituto estas produktoj pagitaj de Usono kaj estas tute nekredeblaj. Pri tio, aŭstralia amaskomunikilo resumis, ke tio celas “instigi nacian kaj religian konflikton, lanĉi secesion kaj terorismon por detrui la ‘imagitan malamikon’ Ĉinion.”

Unuflanke iuj usonanoj intencas okupi la tiel nomatan moralan pinton kaj vesti al sia nigra intenco justican robon. Aliflanke Usono celas per tiu akto transformi la “jarcentan mensogon” al “politikan pravon” kaj devigi aliajn landojn izoli kaj premi Ĉinion. Cetere la pli reala intenco de Usono estas haltigi disvolviĝon de Xinjiang kaj fabriki “devigan malriĉecon” kaj “devigan senlaborigon” en la loko.

Samtempe kiam iuj usonanoj abrupte intervenis en alies internajn aferojn. La homrajta demando de Usono estas komplika. Nigrasklava sistemo antaŭ cent jaroj, senbrida dungado de infanaj laborantoj en agrikulturo kaj moderna sklavigo de eksteraj enmigrintoj, la ĉapo de deviga laboro apartenas al Usono mem.

Neniu mensogo kaj politika manipulado povas nei la disvolvajn atingojn de Xinjiang, nek malhelpos ĝian paŝon al prospero. Ne tendu la manojn eksteren, usonaj politikistoj! Bv. unue klarigu viajn proprajn malbonfarojn pri homaj rajtoj.

Dividu